From Wikipedia, the free encyclopedia
Veľké Turovce, hungare Nagytúr [nadjtUr] aŭ Kisközéptúr [kiŝkozEptUr] estas malgranda unuigita vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké kaj nagy signifas: granda.
Veľké Turovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 81 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 807 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°06′30″N 18°56′50″O (mapo) | ||
Alto | 134 m s.m. | ||
Areo | 9 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľké Turovce [+] | |||
Veľké Turovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Šahy troviĝas je 2 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 laŭ tiama unueca nomo "Tur". En 1421 aperis la aparta hungara nomo "Kezepthwr" (=Meza Tur), sed pli frue en 1343 jam menciiĝis najbara vilaĝo "Kystur" (=Malgranda Tur). En 1828 loĝis en Meza Tur 271 vilaĝanoj en 45 domoj, en Malgranda Tur 185 homoj en 30 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Malgranda Tur 411, en Meza Tur 315 homoj, (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la ĝemelvilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondomilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1967 la ĝemelvilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Veľké Turovce 805 homoj, (489 hungaroj, 307 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.