![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6e/Coronation_of_Emperor_Du%25C5%25A1an%252C_in_%2522The_Slavonic_Epic%2522_%25281926%2529.jpg/640px-Coronation_of_Emperor_Du%25C5%25A1an%252C_in_%2522The_Slavonic_Epic%2522_%25281926%2529.jpg&w=640&q=50)
Veĉeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Veĉeo (ruse вече, pole wiec, ukraine віче, beloruse веча, slavone вѣштє) estas popola konsiliĝo en mezepokaj slavaj landoj.
Veĉeo | ||
---|---|---|
![]() | ||
rekta demokratio konferenco ![]() | ||
konferenco • balotsistemo • perioda evento | ||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Pskov_Veche_Vasnetsov.jpg/640px-Pskov_Veche_Vasnetsov.jpg)
Verŝajne, veĉeo aperis pli frue, en slavaj gentoj, kaj restis poste en aperintaj urbetoj kaj regnoj, dividante potencon kun princoj. Rajtoj de veĉeoj ne estis klare difinitaj kaj dependis de loko. La plej grandan potencon veĉeoj havis en la Novgoroda kaj Pskova respublikoj.[1]
La vorto devenis de la praslava vorto “*věti̯o” (konsilio).[2]
Unuafoje la vorto (en la formo веште) aperis en la skribita en Bulgario Codex Suprasliensis (Kodekso de Supraśl).[3] Anstataŭ la vortoj “веште творять” (veĉeon creas aŭ veĉeon faras) en la greka originalo estas skribite “στασιάζουσιν” (ribelas). Temas pri sklavoj, kiuj malleĝe ariĝas kontraŭ sia mastro.