![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Barokn%25C3%25AD_fara_z_roku_1704.jpg/640px-Barokn%25C3%25AD_fara_z_roku_1704.jpg&w=640&q=50)
Valkeřice
municipo en la distrikto Děčín de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Valkeřice (germane Algersdorf) estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Děčín apud orienta limo de Regiono Ústí nad Labem. Ĝi troviĝas kvar kilometroj sudsudoriente de Benešov nad Ploučnicí kaj dek du kilometroj de distrikta urbo Děčín. Kompareble malproksimaj estas ankaŭ urboj Ústí nad Labem (20 km), Litoměřice (23 km) kaj Česká Lípa (14 km), kiu jam situas en Regiono Liberec, kies limo kondukas tri kilometroj oriente de la municipo. Plimulto de domoj situas laŭlonge laŭ ŝoseo II/240. En la katastra teritorio de Valkeřice situas ankaŭ preskaŭ pereinta domaro Sluková, kiu estis post la jaro 1945 ellandigita. Vivas ĉi tie 404 loĝantoj (2024).
Valkeřice | |||
germane Algersdorf | |||
municipo | |||
Baroka paroĥo el la jaro 1704 | |||
|
|||
Oficiala nomo: Valkeřice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Benešov nad Ploučnicí | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro | ||
Rivero | Ploučnice | ||
Situo | Valkeřice | ||
- alteco | 443 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 42′ 07″ N 14° 19′ 19″ O (mapo) | ||
Katastro | 14,13 km² (1 413 ha) Valkeřice | ||
Loĝantaro | 404 (2024) | ||
Denseco | 28,59 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1363 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 24 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562874 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.valkerice.cz | |||
![]() | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Starý Šachov, Heřmanov, Františkov nad Ploučnicí, Merboltice kaj Verneřice.