Valaská
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.
Valaská (hungare Garamolaszka [garamolaska]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala loknomo estis Valaszka, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Valaská | |
hungare: Garamolaszka | |
municipo | |
Valaská | |
|
|
Oficiala nomo: Valaská | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Brezno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horehronie |
Montaro | Malaltaj Tatroj, Slovaka ercmontaro |
Najbaras kun | Hronec |
Riveroj | Hron, Bystrianka |
Situo | Valaská |
- alteco | 470 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 48′ 36″ N 19° 33′ 32″ O (mapo) |
Areo | 24,015 km² (2 401,5 ha) |
Loĝantaro | 3 900 (31.12.2011) |
Denseco | 162,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1470 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 976 46 |
Telefona antaŭkodo | +421 48 |
Aŭtokodoj | BR |
NUTS | 509086 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Valaská | |
Retpaĝo: www.valaska.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Valaská situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ fervojo Brezno-Banská Bystrica, ĉefvojo estas sur la alia riveroflanko (ankaŭ 2 pontoj helpas la trafikon). Valaská kontaktiĝas kun Hronec. Brezno troviĝas 6 km.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1470. Paŝtistoj estis la loĝantoj. En 1828 vivis tie en 108 domoj 814 homoj. Post 10 jaroj incendio okazis. En 1910 loĝis en Garamolaszka 2378 homoj, (2006 slovakoj, 265 hungaroj, 51 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Brezno, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Valaská 3862 homoj (3552 slovakoj, 200 ciganoj kaj aliaj).