usona aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Val Edward KILMER (31a de Decembro, 1959)[1][2] estas usona aktoro.[3] Dekomence aktoro de teatro, Kilmer famiĝis per aperoj en komediaj filmoj, starte per Top Secret! (1984) kaj Real Genius (1985), same kiel pro la militagada filmo Top Gun (1986) kaj la fantazia filmo Willow (1988).
Val Kilmer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Val Edward Kilmer | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1959 (64-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Lernejo Juilliard Chatsworth High School (en) profesia lernejo Hollywood vd | |
Familio | ||
Patro | Dorris Eugene Kilmer (en) vd | |
Patrino | Gladys Ekstadt (en) vd | |
Edz(in)o | Joanne Whalley (1988–1996) vd | |
Infanoj | Jack Kilmer (en) , Mercedes Kilmer (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro scenaristo televida aktoro teatra aktoro voĉaktoro filmaktoro poeto filmproduktoro vd | |
Aktiva dum | 1981– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kilmer atingis laŭdon pro sia ludado kiel Jim Morrison en la filmo de Oliver Stone The Doors (1991). La steluleco de Kilmer pluis, ĉar li estis ofte elektita kiel ĉefrolulo en filmoj laŭditaj de kritiko kiel la vakera filmo Tombstone (1993), kaj la krimdramoj True Romance (1993), kaj Heat (1995). Li anstataŭis Michael Keaton en la ludado de Bruce Wayne/Batman en la filmo de Joel Schumacher Batman Forever (1995). Li plue aktoris en filmoj kiel The Ghost and the Darkness (1996), The Island of Dr. Moreau (1996), The Saint (1997), The Prince of Egypt (1998), Pollock (2000), Alexander (2004), Kiss Kiss Bang Bang (2005), Déjà Vu (2006), Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans (2009), kaj Song to Song (2017). "Se estas premio por la plej neagnoskita ĉefa viro de lia generacio, Kilmer estu tio," skribis la kritisto Roger Ebert, "li montris gamon de roluloj tiom konvinke ke plej verŝajne plej granda parto de homoj, eĉ nune, ne konstatas, ke ili estis rigardante la saman aktoron."[4]
Ekde 2015, Kilmer en sia privata vivo luktis kontraŭ gorĝo-kancero; li suferis operacion en sia traĥeo kio damaĝis siajn voĉajn kordojn ĝis la punkto ke li tre malfacile povis paroli. Li suferis ankaŭ ĥemiterapion kaj du traĥeotomiojn.[5][6][7][8] En 2020, li publikigis sian memorlibron titolitan, I'm Your Huckleberry: A Memoir.[9] Lia lukto estis registrita en 2021 per dokumenta filmo titolita Val kiu dokumentis siajn karieron kaj sanproblemojn. La filmo premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis kritikajn laŭdojn.[10] En 2022, Kilmer reprenis sian roloj kiel Iceman, reunuiĝinte kun Tom Cruise, en Top Gun: Maverick (2022). Li estis unu el la plej bone pagitaj aktoroj de la 1990-aj jaroj; filmoj en kiuj li aperis enspezis ĉirkaŭ 3.5 mil milionojn de usonaj dolaroj tutmonde.[11]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.