From Wikipedia, the free encyclopedia
Transportunuiĝo mezturingia (germane: Verkehrsverbund Mittelthüringen, mallongigo VMT) estas koopera societo pri sekurigo de funkcianta publika transportado en Meza Turingio (Germanujo). Ĝi ĉirkaŭprenas de okcidento al oriento la urbojn Eisenach, Erfurto, Vajmaro, Jena kaj Gera kiel ankaŭ la distriktojn Gotha, Weimarer Land, Saale-Holzland, Saale-Orla kaj Saalfeld-Rudolstadt.
VMT | ||
---|---|---|
publika transporta aŭtoritato | ||
Komenco | 2006 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Erfurto | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tenadanto de la unuiĝo estas Verkehrsgemeinschaft Mittelthüringen GmbH. En la kadro de tiu ĉi societo enkondukitis Verbundtarif Mittelthüringen (mallongigo VMT; intertempe ankaŭ Voll-Mobil-Ticket). Origina ideo estis pli bona kunordigo de laborpendolantaj kaj ĝeneralaj pasaĝeroj moviĝoj inter la menciitaj urboj.
La tarifkoncepto ekvalidis en la 1.4.2006 anstataŭigante la iel provizoran RegioMobil-tarifon de Deutsche Bahn. La alteco de la bileto kalkulatas per la traveturitaj zonoj. La biletoj validas ĉe vagonaroj de Deutsche Bahn, Abellio Rail Mitteldeutschland, Süd-Thüringen-Bahn kaj Erfurter Bahn, ĉe mallongdistancaj movofertantoj enurbaj kaj enregionaj (buse) kaj de municipaj kaj de privataj entreprenoj. En februaro 2009 enkondukitis ĉe stacidomoj biletsenvalorigiloj kiuj eblis la aĉetadon de biletoj provize.
En la 12.12.2010 VMT pligrandiĝis je Distrikto Saale-Holzland, restajn partojn de Distrikto Gotha kaj la urbo Gera. Krome eblis uzi la fervojlinion ĝis Bad Langensalza kaj kelkajn liniojn fervojajn kaj busajn ĝis Sömmerda, Zeitz, Neustadt an der Orla, Rudolstadt, Oberhof, Schmalkalden kaj Eisenach. Ekde la 13.12.2020 la teritorio ege kreskis kaj ekamplekis Distrikton Saalfeld-Rudolstadt kaj Distrikton Saale-Orla. Aldonitis kelkaj vagonardistancoj plusaj al Eisenach, Sömmerda kaj Bad Kösen.[1][2]
VMT konsistas el 106 ĉeloj tarifaj, el kiuj kvar estas urbaj (Erfurt 10, Vajmaro 20, Jena 30, Gera 40) kaj 102 regionaj.
Jenaj fervojlinioj aŭ komplete aŭ parte tuŝas la teritorion de la trafikunuiĝo:
Buse/trame:
Vagonare:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.