From Wikipedia, the free encyclopedia
VAZ-1151 ankaŭ konata kiel Gnom estas la koncepta aŭtomobilo forme de triporda kvarloka hatchback, kreita surbaze de VAZ-1111 de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 1992. Ĝi apartenis al la klaso de tre malgrandaj aŭtoj.
VAZ-1151 | |
---|---|
modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Toljatti (Rusio) |
Gepatra kompanio | VAZ |
Aliaj nomoj | Gnom |
Produktata | 1992 |
Klaso | tre malgranda |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | VAZ-1111 (volumeno 650 cm³, 28 ĉevalpovoj) VAZ-11113 (volumeno 750 cm³, 30 ĉevalpovoj) |
Transmisio | mekanika kvarŝtupa |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 490 kg (1 080 lb) |
Dimensioj | |
Longeco | 2 550 mm |
Larĝeco | 1 440 mm |
Alteco | 1 400 mm |
Veturalteco | 180 mm |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | VAZ-1111 |
Sekvanta modelo | VAZ-1152 |
La aŭto estis kreita surbaze de VAZ-1111 Oka kiel la eta urba aŭto kun du normalaj (frontaj) sidlokoj kaj du reduktitaj (postaj). Ĝia dezajnado komenciĝis en 1988 laŭ iniciato de Pjotr Prusov, tiama viculo de la ĉefa konstrukciisto de VAZ. Eksterieron dezajnis E. Lobanov[1]. La salono origine estis duloka, sed eblis transformi la kofrujon je du postajn sidlokojn, destinitajn por infanoj. La aŭto estis eta eĉ kompare al Oka (longeco 2,5 m kontraŭ 3,2 ĉe Oka), maksimuma rapideco — 140 km/hore, radiuso de sinturno — 3,5 m[2].
Ĝi estis prezentita en la ekspozicio Aŭtoindustrio-92 en Moskvo somere de 1992[3] kaj en 1996 en aŭtoekspozicio en Torino (Italio)[2].
Oni planis fabriki ĝis 10 mil aŭtoj jare en la firmao Teza en la urbo Ŝuja (Ivanova provinco), sed pro manko de investoj la projekto ne estis realigita. La sola konceptaŭto troviĝas en la teknika muzeo de AvtoVAZ en Toljatti[3].
En 1995 surbaze de Gnom estis kreita VAZ-1152 Elf[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.