From Wikipedia, the free encyclopedia
Cleo Virginia ANDREWS (la 6-an de junio 1923 - la 19an de decembro 1986; pli bona konata kiel V. C. Andrews aŭ Virginia C. Andrews) estis usona verkisto.
V. C. Andrews | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
V. C. Andrews | ||
Naskiĝo | 6-an de junio 1923 en Portsmouth | |
Morto | 19-an de decembro 1986 (63-jaraĝa) en Virginia Beach | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Mama kancero vd | |
Etno | blankaj Usonanoj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Woodrow Wilson High School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto romanisto vd | |
Aktiva dum | 1972– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Flowers in the Attic vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La romanoj de Andrews kombinas gotikan hororon kaj familian dramon, rondiranta ĉirkaŭ familiaj sekretoj kaj malpermesita amon (ofte okupanta temojn de hororaj eventoj kaj foje inkluzivanta rakonto de stilo ĉifonoj-al-riĉeco). Ŝia plej fama romano estas la furorlibro Flowers in the Attic (Floroj en la Subtegmenta, 1979), rakonto de kvar infanoj kontrabandita en la subtegmento de ilia riĉa sed fremdigita pian avinon kaj tenitaj en kaptitecon tie de ilia patrino.
Ŝiaj romanoj estas tradukitaj en multajn lingvojn.
Andrews estis naskita en Portsmouth, Virginio, Usono, la nura filino inter la tri infanoj de Vilhelmo kaj Lillian Andrews.
Studinte en mezlernejo, ŝi falis laŭ la ŝtuparo en sia lernejo, kaj vundis sian dorson. Misdiagnozo de la kuracistoj kondukis al malsukcesaj kirurgioj sur ŝia dorso, kiu lasis ŝin handikapita. Ŝi devis pasigi la ceteron de sia vivo en rulseĝo aŭ sur lambastonoj.
Post diplomiĝo de mezlernejo, ŝi studis arton dum kvar jaroj, kaj laboris, interalie, kiel portretisto. Ŝi verkis plurajn romanojn kaj ĉirkaŭ dudek novelojn.
Alia novelo verkita de ŝi, Gods of Green Mountain (La Dioj de la verda monto) estis publikigita.
En 1979, Andrews alsendis romanon kiun ŝi verkis nomitan the obsessed (La Obsesita) al la eldonisto. Ŝi estis respondita ke la rakonto havas potencialon, sed oni devis "spici" ĝin iom. Dum la nokto ŝi aldonis kelkajn detalojn kaj ŝanĝis la nomon, kaj Flowers in the Attic (Floroj en la subtegmento), ŝia unua romano, estis publikigita. Ene de du semajnoj da ĝia eldonigo, la romano atingis la pinton de la furorlibrolisto.
Dum la venontaj du jaroj, Andrews verkis kvar daŭrigojn al la romano Flowers in the Attic - Petals Fly in the Wind, Flowers Grew Thorns, Flowers Withered, kaj Garden of Shadows, kies intrigo datas de antaŭ la unua romano Flowers in the Attic. Andrews eĉ publikigis la romanon "Audrina" kaj komencis verki novan serion de romanoj, kiam ŝi estis diagnozita kun mama kancero.
Andrews aperis en mallonga segmento en la samnoma filmo "Floroj en la Subtegmento", publikigita en 1987, sed neniam vidis ĝian sukceson - ŝi mortis la 19-an de decembro 1986.
Andrews neniam geedziĝis, kaj havis neniujn infanojn.
La frato de Andrews decidis daŭrigi publikigi ŝiajn postlasitajn verkaĵojn. Tiucele ili serĉis ombran verkiston, kiu kompletigus ŝiajn ceterajn rakontojn kaj verkus novajn romanojn sub ŝia nomo. Verkisto Andrew Neiderman estis rekrutita al la tasko, kaj de tiam ĝis nuntempe, preskaŭ dudek jarojn post la morto de la virino malantaŭ la titolo "V. C. Andrews", pli ol sesdek romanoj estis publikigitaj sub la sama nomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.