From Wikipedia, the free encyclopedia
Hi! Excuse me for writing in English. I've just noticed this category you have created last year: is there any difference between it and Kategorio:Kvaternaro? If not, could you delete the wrong one? Thank you very much, --Epìdosis (diskuto) 20:13, 19 jan. 2019 (UTC)
Saluton RG72! Koran dankon pro via altvalora kunlaborado. Mi havas unu demandon: kie mi povas trovi detalajn instrukciojn pri ŝablonoj? Mi klopodas krei kaj plenigi ilin. Altestime, Kolegarano
Saluton! Mi esperas ke iam estos uzataj samformaj ŝablonoj por la informkestoj en ĉiuj lingvoj de Vikipedio por eble povi facile traduki la vortojn en tiuj informkestoj...Atendante bonan solvon de la problemo kun kiu mi jam delonge baraktas, mi restas esperanta...--Alifono (diskuto) 20:52, 30 nov. 2019 (UTC)
Saluton! Estas jam Kategorio:Aŭgustenanaj preĝejoj!--Crosstor (diskuto) 12:40, 16 feb. 2019 (UTC)
Saluton. Dankon pro aldono de ŝablono lang. Sed atentu ĉar vi lasis kelkajn detalajn erarojn. Mi jam korektis ilin.--kani (diskuto) 20:14, 18 feb. 2019 (UTC)
Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:39, 20 feb. 2019 (UTC)
Saluton! Ĉu vi aŭ alia povus kontroli
https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Internacia_Ligo_de_Esperantistaj_Radio-Amatoroj&stable=0
jam estas 9 kontrolendajn ŝanĝojn!
JabieroKubo (diskuto) 09:40, 22 feb. 2019 (UTC)
Saluton. Antaŭ tri monatoj mi metis tiun sekvan alvokon kaj ĝis nun venis neniu reago. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru. Nun mi ripetas la alvokon kaj proponas ion pli precizan kaj facile plenumeblan. Temas pri la artikolo Dua mondmilito, kiu estis proponita por kategorio Leginda artikolo, havas ĝis nun 12 porajn voĉojn kaj neniun kontraŭan. Ĉu eblas jam kategorii la artikolon? pri kiu fakte jam antaŭ jaroj oni diskutis la temon, sed tiam ĝi estis tute alia.--kani (diskuto) 11:39, 24 feb. 2019 (UTC)
Saluton, ne estis klare al mi kial vi forigis la artikolon. Mi ŝatus scii, kio estas malĝusta en ĝia skribado kaj kial la rapida forviŝo. salutojn.--El Bien y El Mal (diskuto) 06:34, 22 mar. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povas klarigi al mi kial aperas tiom da nekompreneblaj karakteroj en la referencoj de la propila izobutirato? Mi ne sukcesas kompreni, kial tio ne aperas en la antaŭaj artikoloj, sed aperas en la nunaj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 08:46, 22 mar. 2019 (UTC)
...du miajn novajn artikolojn pri slava mitologio: Pripegalo kaj Frosto.
Kaj mi havas demandon pro la kategorio "Slavaj legendaj estaĵoj". Mi pensis ke la artikolo pri Frosto ne devas esti tie. Frosto estas diaĵo, li havas kulton - malkiel ogroj, ciklopoj, unikornuloj ktp. Krome, li (evidente) ekzistas ununombra (malkiel la plejparto de legendaj estaĵoj). Mi konas neniun mencion de la personigitaj frostoj en folkloro kaj etnografio, nur de Frosto. Do li estas diaĵo, ne spirito.
Idolano (diskuto) 13:01, 6 apr. 2019 (UTC)
Dankon! Mi havas alian demandon. :) Ĉu kiel necesigas akuzativon? Bonvolu klarigi min, en kiaj okazoj? Idolano (diskuto) 13:34, 6 apr. 2019 (UTC)
Dankon! Idolano (diskuto) 15:44, 6 apr. 2019 (UTC) La ekzemplo "mi elektis lin kiel prezidanton (por fari el li prezidanton)" ŝajnas al mi analogia. Idolano (diskuto) 15:51, 6 apr. 2019 (UTC)
Hello RG72! I removed the photo in the article about Ĉudomir, because it is a picture of Alexander Bozhinov. --Спасимир (diskuto) 07:07, 8 apr. 2019 (UTC) Hi dear! Wow, I will correct it now.RG72 (diskuto)
Hi. Can I recommend that you look to block Specialaĵo:Kontribuoj/197.39.0.0/16 and Specialaĵo:Kontribuoj/197.38.0.0/16 as starters to block this vandal. Unfortunately we cannot block the ranges xwiki as there are consequences, though it seems non-problematic here. There are other ranges this vandal inhabits, however, these are the major 2 ranges that they inhabit. Billinghurst (diskuto) 10:57, 8 apr. 2019 (UTC)
pro la ŝango de mia uzantrajtoj, kara kolego. :) Idolano (diskuto) 20:58, 8 apr. 2019 (UTC)
Dankon, vi aldonis fotojn pri la pagxo "montlhéry" Zam du mil (diskuto) 13:28, 1 jul. 2019 (UTC)
Kara kolego, bonvolu klarigi min, kion mi devis fari por ke renomi kategorio?
Estas kategorio Kategorio:Slavaj demonoj. Mi volus renomi ĝin (al Kategorio:Slavaj spiritoj), tial ke la termino "demono" ne estas korekta, laŭ mia opinio. Mi trovis du signifojn de tiu ĉi termino:
"1.
Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno.
2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron".
La dua ne taŭgas, la unua - ankaŭ, tial ke ĝi ne estas neŭtrala.
Idolano (diskuto) 21:59, 8 apr. 2019 (UTC)
Dankon! Idolano (diskuto) 21:30, 9 apr. 2019 (UTC)
Cxu vi certas ke li havas nur germanan sxtatanecon? Laux mia scio li havas ambaux polan kaj germanan. NoychoH (diskuto) 07:58, 17 apr. 2019 (UTC)
Saluton! Jen, mi trovis specifan ekzemplon pri nefunkciado de la intervikio. En la artikolo Laktovegetarismo ne videblas la aliaj lingvoj sed se oni klakas el la anglalingva vikipedio, ekzemple, ĉe edit links interne oni vidos ke esperanto-ligilo ja troveblas. Ĉu vi scias kiel solvi la aferon? Verŝajne aliaj troviĝas en sama situacio.--AndyHM 9:018, 18 apr. 2019 (UTC)
Saluton RG72. Dankon pro la bonveno. Mi profitas el ĝi: kial ne ekzistas kampo "lando" en Ŝablono:Italia provinco. Aŭ ĉu mi ne povas trovi ĝin? Discanto (diskuto) 11:53, 26 apr. 2019 (UTC)
Bonege. Sukceson al ni!RG72 (diskuto) 10:49, 27 apr. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povus forigi paĝon T-Series (Musiklabel), kio estas evidenta vandalismo. Post enmeto de ŝablono Forigenda ne apetras kategorio, kiu enkategoriigus la paĝon inter forigendajn paĝojn. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:37, 13 maj. 2019 (UTC)
Saluton, mi devas demandi ankaŭ vin, ĉu vi vidas el alilingvaj versioj artikolojn en e-o? Ekz. vidu cs:Bruntál, en:Bruntál, cs:Zlaté Hory... Ĉu la intervikioj ligas al paĝoj en Esperanto? Do, al Bruntál kaj al Zlaté Hory? Mi kontaktis pri tio uzanton LiMr en lia diskutpaĝo. Ĉu tiu problemo (aŭ nevidebleco de versio en Esperanto) estas ankaŭ ĉe vi? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:20, 13 maj. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon Preĝejo Kristo Reĝo (Ostrava) al Preĝejo de Kristo Reĝo (Ostrava). Mi alinomis ceterajn paĝojn pri preĝejoj en Ostrava, sed bedaŭrinde tiun ĉi paĝon mi ne povas alinomi, ĉar verŝajne necesas administra forigo de redirektilo, kiu estis antaŭe ĝusta nomo. Kial alinomi ĝin? La preĝejo ne estas Kristo Reĝo, sed ĝi estas Preĝejo de Kristo Reĝo. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:41, 20 maj. 2019 (UTC)
Saluton, bv ne forigi la novajn kategoriojn pri naskiĝintoj kaj pri mortintoj laŭ tagoj kaj monatoj, eĉ kiam ili estos por iu tempo malplenaj, ekz: Kategorio:Naskiĝintoj la 19-an de februaro, Kategorio:Mortintoj la 1-an de decembro. Tio estos utila ol seninterrompe alskribi tiujn informojn en la paĝojn pri tagoj kaj krei longajn listojn. Mi lasis informon ankaŭ en Diskutejo. Via helpo estus bonvenigata. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:29, 20 maj. 2019 (UTC)
Estis mi, kiu voĉdonis la unua. --Crosstor (diskuto) 06:23, 28 maj. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povus klarigi al mi, kiel vi komprenas signifojn de vortoj akvaĵo kaj akvaro? Miaopinie akvaĵo estas akva aĵo (tio povus esti ekz. guto, sed guto estas akvero, akvaĵo ankaŭ povus esti ekz. akva burgo, sed mi ne scias imagi tian burgon, ĉu vi jes?) kaj akvaro estas amaso da akvoj en certa regiono (riveroj, lagoj, rezervujoj, baraĵlagoj, valbaraĵoj... en certa regiono). Tiel parolas pri akvaro PIV. Estas en e-o Vikipedio Kategorio:Akvaĵoj kaj en ĝi multe da subkategorioj kun la sama stranga nomo Akvaĵoj ... Mi scias, ke estas malmulte da vikipediistoj, kiuj kontribuas, sed necesas ankaŭ zorgi pri la nomoj de paĝoj kaj kategorioj. Kial krei sensencaĵojn kaj poste alinomi ilin? Mi esperas, ke vi samopinios kun mi kaj rekonos, ke akvaĵo estas sensencaĵo, kiu estas korektenda en la kategorio Akvaĵo kaj ties subkategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:43, 28 maj. 2019 (UTC)
Saluton, vi movis paĝon Kategorio:Pentristoj laŭ ĝenroj al Kategorio:Pentristoj laŭ periodoj. Mi ne certas pri tio. Bonvolu revidi tion ... aŭ forigi tiun kategorion mem. Dankon. --LiMr (diskuto) 17:49, 28 maj. 2019 (UTC)
Ĉu vi povas korekti mian artikolon pri Ivan Čaroti? Dankon! Pardonu, mia esperanto estas malbona. Mi komprenas, sed mi apenaŭ povas respondi. Dajana L (diskuto) 09:58, 1 jun. 2019 (UTC)
Saluton, vi forigis la kategorion. Mi komprenas ke ĝi estis malĝusta pro uskleco, sed ĉu ne estintus pli bone alinomi ĝin? Nun tute ne ekzistas kategorio, en kiu povus troviĝi la urboj de la Lodza provinco. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:13, 11 jun. 2019 (UTC)
Saluton, la granda laboro pri Kategorio:Libroj laŭ jaroj estas farita. Mi kreis kaj aldonis ĝustan Ŝablono:JarcentKategorio. Plue mi kreis kaj aldonis multajn mankantajn kategoriojn ĉe Libroj laŭ jarcentoj, Libroj laŭ jarmiloj, same ĉe Verkoj kaj same ĉe Literaturo. Vi menciis la Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 2019. Kio estas necesa pri Konstruaĵoj laŭ vi?--LiMr (diskuto) 08:59, 15 jun. 2019 (UTC)
Saluton Stanislavo! Mi ne komprenas, kial mia redakto sur Linio 4 (metroo de Madrido) estis malfarita? --Dominik (diskuto) 07:36, 22 jun. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Premislidoj al Přemyslidoj? Necesas administra forigo por ebligi alinomadon. Kialo? Estas ĉi tie centoj da paĝoj kun "neesperantaj literoj", kiuj neniun ĝenas, plie temas pri propra nomo, kiun oni ne tradukas. Plue: estas paĝo pri Přemysl Otakar la 2-a, Bořivoj la 1-a, ekzistas centoj da ĉeĥaj municipoj kun litero "ř". Ĉio estas en ordo, sed kial do ne povus esti paĝo pri Přemyslidoj, se germanoj trankvile uzas Großolbersdorf kun litero ß? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:04, 23 jun. 2019 (UTC)
Saluton. Mi ne scias al kiu direkti peton por definitivigi la balotadon pri Aztekoj, kie estas 18 poraj kaj neniuj kontraŭaj voĉdonoj. Mi ne scias ĉu vi rajtas kaj pretas interveni en tio. Foje Thomas Pusch faris tion, sed nun li ne aperas. Se ne, kiu?--kani (diskuto) 11:36, 24 jun. 2019 (UTC)
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:20, 30 jun. 2019 (UTC)
Saluton, kara amiko. Ĉu vi povas helpi min transigi dosierojn el la Esperanta Vikipedio al Commons. Okazas ke iu GZWDer (flood) kreis 100 novajn artikolojn en Wikidata kaj mi deziras enmeti la kemiajn dosierojn. Aliflanke tiu kaŝita kunlaboranto ne kompletigis la datumojn en la angla. Mi plezure faros tion se kiam mi deziris enmeti bildojn tiam mi ne sukcesas pro tio ke la bildoj estis kreitaj en la Esperanta Vikipedio, kaj en Wikidata nur permeseblas bildojn de Commons. Mi anticipe antaŭdankas. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:34, 9 jul. 2019 (UTC)
Saluton, kara RG72, and thank you for the help you give me when I open new pages in Esperanto! Have a nice week end. Greetings from Caselle Landi.
Saluton kara RG72, min iomete konfuzis via alinomo de Fotarto al Fotado pasintsemajne. La diskuto ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj ŝajne juĝis la titolon «Fotografio» la plej ĝusta, kaj ne «Fotado». Ĉu mi ion ne komprenas? Elkore, Aŭdrea 23:19, 13 aŭg. 2019 (UTC)
Saluton, kara kolego! Mi proponas renomi la kategorio "Slavaj demonoj" al "Slavaj spiritoj". Ŝajnas al mi ke "demono" ne estas korekta termino. En la vortaro estas skribita: "1. Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno. 2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron."
La termino "demono" implicas negativa senco, sed la termino "spirito" ŝajnas al mi neŭtrala.
Idolano (diskuto) 11:45, 22 aŭg. 2019 (UTC)
Kiel mi povas fari ĉi tio korekte? Mi serĉis, se mi ne komprenis la ordon. :( Idolano (diskuto) 12:31, 22 aŭg. 2019 (UTC)
Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:34, 24 aŭg. 2019 (UTC)
Saluton, vi faris ion pri kategorioj pri mortintoj kaj naskiĝintoj. Baldaŭ mi faros multe pri jaroj, mortintoj, naskiĝintoj, ... per roboto. --LiMr (diskuto) 15:12, 27 aŭg. 2019 (UTC)
Dankon pro via helpo al Ernst Lossa. Mi laboras ĉefe en Vikidatumoj . Mi planas prepari pli amasan partoprenon al la ĉiujara memorkunveno en Irsee la 1an de novembro. Antaŭ pluraj jaroj mi kreis la Facebook-paĝon rilate straton en Aŭgsburgo nomila laŭ Ernst. Mi tie reicevis mesaĝon de kuzo. Ĉinokte mi volis ŝanĝi la tekston en facebook. Ĉu vi povas zorgi pri la ĝermon / stumpon?. Antaŭdankon! Amike salutas el Munkeno
no bias — קיין אומוויסנדיק פּרעפֿערענצן — keyn umvisndik preferentsn talk contribs 04:42, 28 aŭg. 2019 (UTC)
Estimata Stanislavo! Mi aprezas ke vi faras multan bonan laboron en Vikipedio, interalie aldonante {{Informkesto homo}} al artikoloj sen informkesto. Tamen mi volas peti vin ke vi ne hastu tro, kaj atentu ke vi ne forigos ekzistantajn informkestojn kun utila enhavo. Pro tio mi malfaris viajn redaktojn en Al-Ĥorazmi kaj Karolo Lineo. Por anstataŭi tiujn informkestojn necesas iom da pli detala atento. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 17:47, 29 aŭg. 2019 (UTC)
Satano se vi rimarkis mi lastatempe multe laboras por plibonigi kaj ĉefe krei novajn artikolojn pri aktoroj. Viaj tujaj plibonigoj kaj aldonoj/korektoj de kategorioj estas necesegaj ĉefe atentu pri la anglaj/britaj/skotaj/... homoj pri kiuj mi iom hezitas. Dankon pro la daŭra laboro! JabieroKubo (diskuto) 08:00, 2 sep. 2019 (UTC)
Saluton. Vi aldonis en la artikolo Le Tout Nouveau Testament la kategorion Adamo kaj Evo en arto. Mi vidas, ke tio ekzistas en la anglalingva versio, sed eble estas eraro. Mi vidis la filmon hieraŭ. La resumoj de la intrigo estas ĝustaj en la diversaj lingvoj, sed mi tute ne memoras ke eĉ aperas tiuj roluloj en la filmo. Eble temas pri eraro inter Eva kaj Ea, kiu estas en la filmo fikcia filino de Dio, tute ne rilata al Eva. Por la momento mi forigos la kategorion, sed se vi trovas pli certan tialon, bonvolu malfari mian forigon. Dankon.--kani (diskuto) 23:12, 23 sep. 2019 (UTC)
Saluton, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Černá Voda (distrikto Jeseník) al Černá Voda? Necesas administran forigon por ebligi alinomadon. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:29, 7 okt. 2019 (UTC)
Dankon pro la trovo de tiom bonaj kategorioj pri la nova teksto Banka sekreteco. Mi ĵus hazarde gazete vidis du aktualajn artikolojn pri la temo kaj aldonis tiujn informojn al la ĝis nun iom seka, nur-ĝerma ek-artikolo. Se vi volas, vi bonvenas legeti la plian ĉapitron, ja vi estas la "dua kreinto" de la nova teksto. ThomasPusch (diskuto) 09:11, 14 okt. 2019 (UTC)
Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC) Se vi povus ne forigi la artikolon, bonvolu 2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC 23:16, 31 okt. 2019 (UTC)
Saluton, mi kreis novan pluralan kategorion Kategorio:Forkaptoj nesciante, ke vi antaŭe kreis singularan kategorion Kategorio:Forkapto. Mi jam ne povis alidirekti vian kategorion al la pluralo. Do, unu kategorio estas forigenda. Se vi deziras konservi la historion, bv forigi mian pluralan kategorion kaj la vian alidirektu al la pluralo (la singularan vi poste forigus) aŭ forigu la vian okaze, se vi tio estas indiferenta por vi rilate al la historio de kreoj de la kategorioj kaj restos mia plurala. Amike Petr Tomasovsky (diskuto) 07:38, 19 nov. 2019 (UTC)
Saluton, renkontiĝis ĉi tie du nomoj por la sama afero: Kategorio:Protektitaj areoj kaj Kategorio:Protektataj teritorioj. Kio estas laŭ via opinio pli ĝusta? Miaopinie areon povas havi folio de papero, sed la sama folio de papero ne povas havi teritorion. Ĉar oni protektas teritoriojn en landoj, la ĝusta estus Kategorio:Protektataj teritorioj (kun aldono de lando ks.) La dua afero estas - ĉu protektita aŭ protektata rilate al kategorioj. Miaopinie la teritorioj estas protektataj senĉese aŭ daŭre ekde la protekto, do devus esti uzita vorto protektata anstataŭ protektita. Kion vi pensas? Dankon por via opinio. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:03, 5 dec. 2019 (UTC)
Pardonu min Tajfuno Hagibis (2019) Binbin0111 (diskuto) 06:10, 5 dec. 2019 (UTC)
Saluton, vi kreas kategoriojn pri Librejoj, sed laŭ PIV librejo estas vendejo de libroj. Ĉu la kategorioj estas nomitaj ĝuste? Ĉu ne temas hazarde pri bibliotekoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:08, 6 dec. 2019 (UTC)
Saluton kara RG72,
Mi legis vian aldonaĵon al la artikolo pri Greta Thunberg, kaj kelkaj pecoj iomete ĝenis min.
Unue mi dubetas ke memcito estas enciklopedia laŭ la vikipediaj reguloj.
Kontraue, mi certas ke malprecizigi la aŭtoroj de la citaĵoj tute ne estas enciklopedia (« Iuj opinias », « Aliaj rimarkigas », « oni atentigas »). Vi ne estu tiom malfiera! Same, pri tiaj polemikaj temoj, priskribi nur unu vidpunkton tute ne estas enciklopedia.
Tial, mi ŝanĝetis kaj kompletigis vian aldonaĵon.
Amike --Baba79 (diskuto) 16:11, 17 dec. 2019 (UTC)
Amike. RG72 (diskuto) 03:12, 18 dec. 2019 (UTC)
Bone, mi klopodos korekti la artikolon por ekvilibrigi ĉiujn opiniojn. Flanka rimarko: mi ne verkis artikolon pri ŝi, ĉar ŝi mem tute min ne interesas. Mi verkis artikolojn pri ŝiaj argumentoj kaj analizisi ilin, ilian uzadon kaj eventualajn sekvojn. Pardonon, sed mi ne povas interesiĝi pri sveda adoleskulo, eĉ ŝi havas maloftan malsanon kaj preferas vojaĝi tra la mondo, parolante banalaĵojn anstataŭ frekventi lernejon. RG72 (diskuto) 12:41, 23 dec. 2019 (UTC)
Saluton, RG72,
mia nivelo de Esperanto estas malalta (eblege A1-A2). Tial, la artikoloj kiuj mi verkas estas tre etaj. Mi kreis mia uzanto paĝo 10 minutoj antaŭ kaj tie nun estas informon pri mia nivelo. Mi ne komprenis la mesaĝon. Mi kredas ke la mesaĝo temas pri aldoni kategoriojn aŭ iu simila ligilo. Povas esti ankaŭ pri ligi al artikoloj je aliaj lingvoj. Se vi donus ekzemploj mi eble koprenus pli.
Adiaŭe,
--Yolanda95 (diskuto) 19:43, 21 dec. 2019 (UTC)Yolanda95
Se vi havos demanojn aŭ alfrontos problemojn, kontaktu senhezite min aŭ aliajn vikipediistojn. RG72 (diskuto) 05:17, 22 dec. 2019 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.