From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkivo: 2009-2018, 2019, 2020.
Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo |
Saluton RG72, dankon por forigo de kategrioj. Restas ankoraŭ unu mistitolita (Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen), sed bedaŭrinde en la ligitaj paĝoj mi ne trovis ligilojn al tiu ĉi kategorio, por ke mi povu korekti ĝin, do en la paĝoj estas ligiloj al ambaŭ kategorioj. La Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen aperas "iel aŭtomate". Ĉu vi scias, kie aŭ kiel forpreni ĝin el la paĝoj, por ke vi povu forigi la kategorion? Ĉu forigo de la kategorio helpus solvi tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:22, 1 jan. 2021 (UTC)
Korektita en Vikidatumoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)
Saluton, vi povas akcepti la lastan korektitan eldonon. Dankon: Amaro Pargo.--87.223.232.128 13:34, 25 jan. 2021 (UTC)
Stano mi publikigis informojn pri eo-vikinovaĵoj ĉe metavikia telegrama listo, bonvolu iri kaj kontroli 👍💗. Dankon pro via daŭra kaj tre utila laboro tie! Radioamatoro (diskuto) 06:42, 18 feb. 2021 (UTC)
Bonege ke vi aldonis al viaj taskoj iom da laboro en vikicitaro! Mi rimarkis ke iam vi estis aktivega👍💚 ne tiom gravas/rapidas la temo q:Vladimir Putin sed ja bonus havi almenaŭ 1 aŭ 2 el liaj propraj citaĵoj. -- Radioamatoro (diskuto) 22:49, 11 mar. 2021 (UTC)
saluton, mi kreis ĉi tiun paĝon, ĝi estas aprobota--Poppipos (diskuto) 14:25, 8 apr. 2021 (UTC)
Saluton, RG72! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.
Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.
Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.
Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).
Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 27 apr. 2021 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke IP-ulo aldonis ligilon al Gobelino. Ĉar ĝi kondukas al ruslingva paĝaro, mi demandas vin, ĉu la ligilo taŭgas por la artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 7 maj. 2021 (UTC)
Saluton, koran dankon pro ŝanĝo de miaj viki-rajtoj :) EwkaC (diskuto) 11:39, 5 jul. 2021 (UTC)
Kara RG72, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.
Tamen ni havas plian ŝancon!
Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.
Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:
Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:18, 27 jul. 2021 (UTC)
Certe kara, mi faros ĉion eblan. RG72 (diskuto) 16:25, 27 jul. 2021 (UTC)
Saluton RG72, antaŭe ni parolis pri manktantaj kategorioj pri konstruaĵoj laŭ datoj. Nun mi havas roboton kiu povas krei aŭtomate tiajn kategoriojn eĉ kun navigiloj, ĝustaj kategorioj, ligiloj al vikidatumoj, alilingvaj vikipedioj ktp. Mi faris grandan unuigon de ekzistantaj kategorioj. Nun mi bezonas helpon de sperta esperantisto kaj vikipedisto pri kategorioj. Bonvolu vidi kategorion Kategorio:Konstruaĵoj laŭ datoj kaj ĉiujn subkategoriojn kaj kontrolu mian systemon (titoloj de kategorioj, navigiloj, subkategorioj ktp.). Ekz. Ĉu apero aŭ fondo? Ĉu jaro de apero aŭ aperjaro? Ĉu ... laŭ jaro de apero aŭ ... laŭ jaroj de apero? Ĉu Monaĥejoj laŭ fondo aŭ Monaĥejoj laŭ jarcento de apero? Se arkitekturo estas arto, ĉu konstruaĵo estas verko? ... Poste mi riparos tion kaj kreos mankantajn kategoriojn. Poste mi duonaŭtomate aldonos la kategoriojn al ĝustaj artikoloj pri konstruaĵoj. Grandan antaŭdankon. --LiMr (diskuto) 09:37, 27 nov. 2021 (UTC)
Jen miaj proponoj:
P.S. Vi faras tre utilan kaj imprese kolosan laboron, malĥaosigante kategoriojn de nia vikio. Dankegon! RG72 (diskuto) 05:24, 1 dec. 2021 (UTC)
Pardonon pro longa prokrasto — mi havis longan vojaĝon plenan je aventuroj, kiuj daŭris post rehejmiĝo, do preskaŭ ne vizitis Vikipedion. Mi konsentas pri ambaŭ viaj proponoj. Ĉi-foje prefere ni havu troan kategorion ol malhavu necesan. Serĉado de informoj en Esperanto jam estas sufiĉe grava defio, ja ofte oni ne scias kiel la aŭtoro esperantigis nomon, vorton aŭ titolon, do kategorioj tre gravas por asisti je tio. RG72 (diskuto) 15:12, 16 dec. 2021 (UTC)
Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:35, 16 dec. 2021 (UTC)
Hi!
You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.
When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.
Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.
If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.
We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.
Thank you. /Johan (WMF)
18:15, 4 jan. 2022 (UTC)
Saluton. Vi kreis antaŭ jaroj Kategorio:Komunumoj de Segovio; nun mi kreos artikolojn prie sed mi preferas, ke la Kategorio estu Kategorio:Municipoj de Segovio simile al aliaj en la regiono kaj en la lando. Fakte komunumo estas en Hispanio koncepto tute alia, ĉar rilatas al regiono kaj ne al municipo. Simile okazas ĉe Kategorio:Komunumoj de Kastilio kaj Leono. Ĉu vi povos kaj volos alinomi?--kani (diskuto) 20:28, 12 apr. 2022 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Elektronikaj pagsistemoj}}. Sed kiun rilaton havas aŭtomarkoj resp. aŭtomobilaj markoj al elektronikaj pagsistemoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:48, 19 maj. 2022 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi forigis Caroll Spinney, kvankam estis du kontraŭoj kaj nur unu poro. Kial? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 24 maj. 2022 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi redaktas Alisa (virtuala asistanto). Mi ĵus aldonis plian parametron Plia nomo
al la ŝablono {{Informkesto programaro}}. Ĝi estas uzebla eĉ por la nacilingva nomo kaj per tio evitus tro plenan kaplinion de la informkesto. - Amike
Plia nomo
al la dokumentado. Por la tiea ekzemplo ĝi bedaŭrinde ne estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 31 maj. 2022 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus rimarkis, ke en la artikolo Tjumena sinagogo la koordinatoj ial estas plejparte aliaj ol en la rusa artikolo ru:Тюменская синагога. Ĉu temas pri la sama aŭ alia sinagogo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 31 maj. 2022 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus aldonis al {{Informkesto pagsistemo}} plian parametron, nome plia nomo
kaj aldonis eĉ jam informon pri tio al la dokumentado. Krome mi jam redaktis Mir (pagsistemo). - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 31 maj. 2022 (UTC)
Saluton. Vi lasis tiun ŝablonon ĉe Filofeo (Leszczyński) kaj ĉe Anunciacia katedralo (Tjumeno), sed poste laboris por aliaj artikoloj. Ĉu vi forgesis la averton aŭ eble vi ankoraŭ laboros prie? Dankon.--kani (diskuto) 13:08, 8 aŭg. 2022 (UTC)
Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:38, 13 aŭg. 2022 (UTC)
Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj
Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:33, 21 aŭg. 2022 (UTC)
Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:25, 24 okt. 2022 (UTC)
Kara RG72, saluton al vi el 2020 (malnova peto). Ĉi tiu diskutpaĝo rilata al mi estas difektita de ĉi tiu tutmonde blokita neregistrita uzanto uzante gamon da IP-adresoj, ne nur 1, kaj ĉe meta. La sola kontribuanto al ĉi tiu diskutpaĝo estas ĉi tiu misuzanto. Mi pensas, ke interveno de administranto estus pli taŭga (ol mia propra purigado), ĉu vi bonvolu inversigi ĉi tiujn mis-redaktojn, forigi la diskutpaĝon? Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 15:30, 21 jan. 2023 (UTC)
Ĉau, RG72. Mi nomiĝas Francisko, kaj estas sufiĉe nova en Vikipedio. Mi skribas en via diskutpaĝo ĉar mi bezonus la paĝon Родина-мать (Волгоград) (ru) pri la fama rusa skulptaĵo. Mi feliĉus, se vi povus verki ĝin; alie, ne maltrankviliĝu. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:34, 31 jan. 2023 (UTC)
Mi mesaĝas vin por informi ke oni diskutadas propono pri stilogvido de datoj: Uzanto:Super_nabla/Datoj. Se vi havas tempon, vi povus partopreni la diskuton kaj lasi komenton; alie ne gravas. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 11:50, 24 mar. 2023 (UTC)
En Novaĵoj vi uzis la vorton "kliringan". Kion ĝi signifas? Mi pardonpetas, ke mi ne komprenas. Amike.--kani (diskuto) 10:12, 30 mar. 2023 (UTC)
Bonan matenon, @RG72. Hieraŭ mi proponis ~dekon da paĝoj kiel tuj forigeblaj (Tujforigendaj artikoloj) ĉar ili estis sen teksto. Eble kelkaj dirus, ke estus facile plilongigi ilin ĝis ĝermo kaj ke ili ne estas forigindaj. Mi volis simple atentigi vin pri tio. Ĝis baldaŭ. — Super Nabla🪰 06:50, 2 maj. 2023 (UTC)
Kara Stanislavo, antaŭ tri semajnoj vi proponis meti la koncernajn recenzojn el la gazeto La Ondo de Esperanto en sekcioj pri referencoj de la tekstoj pri unuopaj numeroj de Beletra Almanako. Mi tre subtenis vin, kaj same la proponon ankaŭ subtenus ĉiu alia vikipediano. Vi vidas ke pri BA39 mi trovis retan recenzon en La Ondo kaj enkonstruis ĝin al la vikipedia teksto, sed krome mi rete ne jam trovis referencojn. Ĉar vi mem estas kontribuanto al La Ondo de Esperanto, vi certe havas ĉiujn materialojn en via bretaro respektive komputilo, tial mi kuraĝigis vin mem realigi vian proponon, nun kiam la aliaj flegaj taskoj pri la esperantaj paĝoj kaj la koncernaj vikidatumaj eroj jam estas faritaj (krom ankoraŭ krei novajn biografiojn pri la beletristoj de la lastaj eldonoj). Ĉar ne estas tiel ke la demonstraj provlegaĵoj en la gazeta retejo sufiĉus por fari tion. Mi scias ke nun estas bela vetero ekstere kaj foje malfacilas devigi sin je iom teda tasko ĉe la komputilo (almenaŭ foje malfacilas al mi). Sed tamen: ĉu vi povus iam komenci realigi vian proponon? ThomasPusch (diskuto) 07:47, 20 jun. 2023 (UTC)
Saluton RG72,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:22, 24 jul. 2023 (UTC)
Kolego, mi petas vin ne tuŝi tiknikajn partojn de miaо artikoloj dum la artikoloj ne estas pli-malpli finitaj. Kaj petas ĉiumomente korekti lingvajn erarojn. Ekzemple artikolo X-Mir Inspector estas nun en konenco de sia vojo al la minimume la Leginda artikolo. Kaj mi esploras diversajn ŝablonojn por elekti la plej taŭgajn. Dume al mi ne plaĉas ĉiuj ŝablonoj por prezenti citaĵojn. VladimirPF (diskuto) 09:55, 30 aŭg. 2023 (UTC)
Saluton. Vi kreis kategorion Kategorio:Ŝaŭmvinoj kun nur du artikoloj, erare ligita al alilingvaj kategorioj pri vintipoj, dum pli koresponda Kategorio:Vinoj estas erare ligita al alilingvaj kategorioj pri Vino. Nun mi zorgas pri la artikolo Vino kaj deziras krei la kategorion Vino. Mi supozas, ke indas movi tion kaj ĉiuokaze lasi Kategorio:Ŝaŭmvinoj neligita aŭ ligi ĝin al iu koresponda kategorio, kiun mi nek konas nek trovas. Amike, Kani.--kani (diskuto) 22:19, 3 sep. 2023 (UTC)
Saluton Stanislavo. En somero 2022 vi multe redaktis la paĝon Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (Tjumeno), same Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno) kaj Oranta katedralo (Tjumeno), Preĝejo de Gloro de la Kruco (Tjumeno) kaj Anunciacia preĝejo (Tjumeno), Kovrofesta preĝejo (Tjumeno) kaj Preĝejo de Aleksandro Nevskij (Tjumeno), kaj tiam metis ŝablonon "redaktata", kiu samkiel la preskaŭĝemela ŝablono "redaktas" antaŭvidatas por maksimume semajno da blokado de artikolo. Tial oni ĝenerale petatas meti al la ŝablono sian nomon kaj la tempon de petata ek- kaj finblokiĝo. Ĉi tie la ŝablono jam kuŝas tie pli ol 12 monatojn, kaj post auĝusto/septembro 2022 nek vi nek iu alia plu tuŝis la tekston. Tial mi supozas, ke vi simple forgesis la ŝablonojn (tio ankaŭ al mi jam foje okazis). Do mi petas vin konsideri ĉu ankoraŭ vi volas aldoni ion al la tekstoj, se necese fari tion kaj kiam formeti la ŝablonojn. Kaj bonus atenti ĉiam noti nomon kaj tempointervalon al la ŝablono, kion vi ja multfoje faras. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 22:32, 9 okt. 2023 (UTC)
Mi ĵus kreis la ĉefpaĝan paĝon pri oktobro 2023, sed per la poŝtelefona redaktilo eĉ ne plu sukcesas ligi ĝin al la alilingvaj paĝoj en vikidatumoj. Vi prilaboris la paĝon pri septembro 2023. Tial mi devas peti vian ligi la novan paĝon al vikidatumoj kaj eble jam movi iujn erojn el la ĉefpaĝo al la monata paĝo - fine la monato jam estas finiĝanta. Vi perfekte scias kiel funkcias... Dankon al vi. Aidas (diskuto) 13:57, 25 okt. 2023 (UTC)
Saluton. Mi lasas ĉi tiun mesaĝon, ĉar mi vidis ĉi tiun modifon (alklaku), kie vi ŝovis la sekcian titolon «Referencoj» finen de la paĝo, sub la sekcion «Eksteraj ligiloj». Antaŭ iom da jaroj, iu redaktanto (mi suspektas, ke estis KuboF) decidis ordigi la tiel-nomatajn «lastajn sekciojn» diversmaniere, laŭ la jena skemo
Mi persone konsentas pri ĉi tiu skemo, ĉar defaŭlta kaj konstanta ordo tre gravas por certigi kongruan aspekton de la paĝoj de la enciklopedio kaj eĉ faciligas la korektadon farde robotoj. Mi kaj kelkaj redaktantoj (ekz., ThomasPusch kaj KuboF) jam klopodas respekti ĉi tiun ordon, kvankam kelkaj aliaj ankoraŭ ne estas tre konvinkitaj ĝis nun. Pere de ĉi tiu mesaĝo, mi simple volis informi vin pri la ekzisto de ĉi tiu diskuto. Ĝis, —Super • nabla🪰 12:16, 2 nov. 2023 (UTC)
Kara, mi ĵus dankeme konstatis ke vi jam fine de oktobro donis al VladimirPF reviziantajn rajtojn, kiujn li petis en la listo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj en septembro. Nur, vi ne notis tion en la listo. Bonvolu, se eble, ne forgesi tion. ThomasPusch (diskuto) 17:56, 5 nov. 2023 (UTC)
Vi lastatempe movis paĝon Protestoj en Belorusio al Protestoj en Belorusio (2020-2021) ne postlasante alidirektilon. Kvar paĝoj daŭre ligas al la iama titolo. Kial vi fuŝas la vikipedion? Vi nepre tuj devas ripari tion. Taylor 49 (diskuto) 17:18, 14 nov. 2023 (UTC)
Tiu "republiko" jam ne ekzistas eĉ de-fakto. Urbo estas sub kontrolo de Azerbajĝano. Fenikals (diskuto) 10:40, 17 nov. 2023 (UTC)
Lau via misuzo siajn rajtojn lau ideologiaj motivoj mi iniciatis diskuton pri via maladministrigo Fenikals (diskuto) 15:16, 25 nov. 2023 (UTC)
Saluton viki-kolego Stanislavo,
Kiel vi? Min iom ĉagrenas la nuna situacio; mi profitas de ĉi tiu mesaĝo por ŝuldi al vi dankon pro via ada kontribuo al la projekto. Tiu de administranto estas nur rolo, kaj mi ne taksas ĝin esenca por kontribui al la projekto. Mi kredas, ke vi ankoraŭ havas la estimon de la komunumo, precipe de la «malnovaj» uzantoj, kiuj ade kaj aktive kreskigas la enciklopedion; ebla mal-administrontiĝo ne estu do kialo por malpliigi ajnan mem-estimon aŭ starigi mal-amikecon. Oni scias, ke malsamaj politikaj vidpunktoj ekzistas, eĉ tre malaj unu la alia k ne akordigeblaj, kaj precipe ― mi diru ― en nia lingva eldono de VP, kiu eble estas pli internacia ol la ceteraj; tamen, tiuj malsamoj ordinaras: ili ne estu barilo por kuna kunlaborado ĉi tie en la enciklopedio. Mi esperas, ke ankaŭ la novan jaron ni povos kune kun-labori profite k sukcese en VP.
Multaj kritikoj kiujn vi ricevis el aliuloj de certaj landoj de orienta Eŭropo estas tut-ordinara kaj ne gapinda afero, ― mi kredas, ke vi povas konsenti almenaŭ pri tio ― konante viajn politikajn poziciojn. Kion vi atendis? Ĉu ke ili malruliĝus ruĝan tapison fronte de vi? Per tio, mi ne havas la pretendon moraligi vin; mi nur provas analizi la situacion. Laŭ mia persona vidpunkto la maldministrantiĝa diskuto entute ne temas pri cenzuro ― mi volas substreki tion ―, kvankam eble laŭ aliaj tio ja estas tiel. Mi havis personan senton, ke lastatempe kelkaj ekstremaj politikaj vidpunktoj ― kaj de vi, kaj de aliaj «politikaj» aŭ naciismaj fakcioj ― iĝis "absoluta vero" en kelkaj artikoloj, anstataŭ opinioj. Mi esperas, ke tio nur estos okazo por iom pli neŭtreco pri certaj temoj. Pri la multaj ofendoj kiujn mi legis mi ne volas komenti, ĉar mi vidis ne-repetablajn vortojn el ambaŭ partoj; mi eĉ aktive intervenis plurfoje en la uzanto-diskutoj por klopodi pacigi la animojn.
Do ĝis baldaŭ! Kaj ankoraŭ bonan verkadon k bonan vikion. —Super • nabla🪰 20:53, 4 dec. 2023 (UTC)
Saluton, mi vidis vian demandon al Sj1mor pri ĝustaj koordinatoj de la paĝo Voyage (Tjumeno) de antaŭ du semajnoj, kaj scivoleme rigardis la paĝon. Tie ĉie ŝajnas esti en bona loko nun. Ĉu? Mi rapide enmetis ligilon pri restoracio Subway kaj demandetis min, ĉu la restaj du ruĝaj ligiloj fakte estas sencaj aŭ ĉu la literoj ne pli bone estus nigraj kiel apudaj nomoj de vendejoj en la frazo... Do ĉu vi solvis la problemon pri strangaj koordinatoj ? ThomasPusch (diskuto) 18:20, 30 jan. 2024 (UTC)
The 2023 Cure Award | |
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!
Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs. Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating. |
Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)
Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:44, 27 apr. 2024 (UTC)
Saluton, RG72. Dankon pro la nova ŝablono {{Lang-sty}}. Bedaŭrinde ĝi eldonis anglan tekston. Post mia aldono al la rilata modulo {{Lingvonomo}} ĝi nun finfine eldonas esperantan tekston. Tamen la koncerna artikolo pri la "sibiritatara lingvo" ankoraŭ ne ekzistas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:55, 27 aŭg. 2024 (UTC)
Saluton RG72, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Fenikals (diskuto • kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Rusoj en Inguŝio". La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion. |
Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.
Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto. VladimirPF (diskuto) 05:55, 26 sep. 2024 (UTC)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.