From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Nacia Normiga Instituto aŭ en angla origine American National Standards Institute (ANSI) estas privata neprofitiga organizaĵo kiu superrigardas la disvolviĝon de la volonta interkonsenta normigado por produktoj, servoj, procezoj, sistemoj, kaj personaro en Usono.[1] Tiu organizo ankaŭ kunordigas la usonan normigadon kun la internacia normigado por ke la usonaj produktoj povu esti uzataj tutmonde.
Usona Nacia Normiga Instituto | ||
---|---|---|
normiga organizaĵo | ||
Komenco | 19-a de oktobro 1910 vd | |
Geografia situo | 38° 54′ 14″ N, 77° 2′ 35″ U (mapo)38.903888888889-77.043055555556 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | New York Business Corporation | |
ANSI agnoskas normigadon kiu estas disvolvigita de reprezentantoj de aliaj normigaj organizaĵoj, registaraj agentejoj, grupoj de konsumantoj, kompanioj kaj aliaj. Tiuj normigoj certigas ke la karakteroj kaj plenumadon de produktoj estas konsistendaj, ke la homoj uzas la samajn difinojn kaj terminojn, kaj ke la produktoj estas testataj laŭ sama metodo. ANSI ankaŭ agnoskas organizaĵojn kiuj traktas produktojn aŭ personajn atestilojn laŭ la postuloj difinitaj en internacia normigado.[2] La sidejo de la organizaĵo estas en Vaŝingtono. La funkcia oficejo de ANSI estas en Novjorko. La ĉiujara buĝeto de ANSI estas financata pere de la vendado de publikaĵoj, membrokotizoj kaj pagoj, agnoskaj servoj, senpageco de programoj, kaj programoj por internacia normigado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.