From Wikipedia, the free encyclopedia
Urbodoma parko de Vieno (germane Rathauspark) situas apud la Urbodomo en Interna urbo de Vieno. Ĝi okupas areon 370 x 160 m[1].
Urbodoma parko | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
parko [+] | ||
Lando | Aŭstrio | |
Situo | Vieno | |
- alteco | 180 m ü. A. [+] | |
- koordinatoj | 48° 12′ 38″ N, 16° 21′ 35″ O (mapo)48.21053055555616.359619444444 [+] | |
Urbodoma parko | ||
Vikimedia Komunejo: Rathauspark, Vienna [+] | ||
Antaŭe la tuta tereno estis uzata kiel armea ekzercejo kaj paradejo ĝis en 1873 la urbestro Cajetan Felder aranĝis ĉi tie parkon. Origine oni planis planti nur arbustojn por ke altaj arboj ne ombrigu la fasadon de la konstruota Urbodomo, sed la urbestro deziris ion similan al la Urboparko kaj venkis. La parko estis finita la 14-an de junio 1873 — je la tago, kiam oni metis la unuan ŝtonon en la fundamenton de la Urbodomo. La ĝardenistoj provis regajni en 1878, kiam la Cajetan Felder eksiĝis, sed fiaskis denove[1].
La parko plenas je floroj, multaj plantoj estis subskribitaj. Centre de la parko staras la plej malnova arbo de la parko — platano, kies naskojaro estas konsiderata 1783. Ĝi altas 30 metrojn kaj havas cirklon je 6 metroj[1].
Menciindas skulptaĵo forme de vira kapo — la monumento al la aŭstria prezidanto Karl Renner. Granda monumento reprezentis Franz Grillparzer — la aŭstran dramiston de la 19-a jarcento, kiu ekde 1818 laboris en la apuda Burgtheater[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.