Unuiĝinta Federacio de Planedoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Unuiĝinta Federacio de Planedoj - angle United Federation of Planets, ĉine 星際聯邦, hispane Federación Unida de Planetas, france Fédération des planètes unies, germane Vereinigte Föderation der Planeten, japane 惑星連邦, ruse Объединённая Федерация Планет (pliaj oficialaj versioj, ekzemple en la vulkana lingvo, ĉi-tie ankoraŭ mankas) - estas fikcia organizaĵo el la filmoj de la serio Star Trek, kiu ampleksas interalie la loĝantojn devenajn el la reala planedo Tero kaj la fikcia planedo Vulkano, inkluzive de multaj stelŝipoj vojaĝantaj tra la kosmo, multaj kolonioj kaj postenejoj de la federacio sur aliaj planedoj. Ne parto de la federacio estas iuj pliaj fikciaj vivoformoj de la kosmo, kutime laŭtradicie pli agresemaj kaj sekve malkonsentantaj pri la pripacaj reguloj de la federacio, interalie ekzemple la romulanoj kaj klingonoj.
Unuiĝinta Federacio de Planedoj | ||
---|---|---|
interplanetary organization (en) fikcia registaro fikcia plurstela ŝtato | ||
Komenco | 2161 vd | |
Antaŭe | United Earth vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Federacio de Planedoj vd | |
Sidejo | Parizo | |
Ideologio |
neintervenismo • pacismo | |
Unuiĝinta Federacio de Planedoj (fikcia organizaĵo) | |
---|---|
Bazaj informoj | |
speco: | fikcia organizaĵo el la filmoj de la serio Star Trek |
fondojaro: | 2161 |
Ĉefurboj: | Parizo (administra); San-Francisko (legislativa), Tero |
Valuto: | "federacia kredito" |
federacia himno: | MIDI-versio aŭdebla ĉi-tie Arkivigite je 2006-10-20 per la retarkivo Wayback Machine |
Esplora kaj defenda forto: | la "stelŝiparo" |
Unuiĝinta Federacio de Planedoj | |
---|---|
interplanetary organization • fikcia registaro • fikcia plurstela ŝtato | |
Verko | Vectors Andor: Paradigm Bajor: Fragments and Omens Cardassia: The Lotus Flower The Dominion: Olympus Descending Last Full Measure Enemy of My Enemy The Soul Key The Root of All Rage The Ashes Of Eden Federation Fire on High To Brave the Storm Fearful Symmetry Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed The Farther Shore Once Burned Homecoming Infection Into the Void Warpath Mission to Horatius Full Circle Q&A Red Sector Rising Son Synthesis Trill: Unjoined The Good That Men Do These Are the Voyages… Zero Hour Day of Honor Arena A Taste of Armageddon Timescape Basics, Part I Remembrance Assimilation², Issue 1 Assimilation², Issue 2 Assimilation², Issue 3 Assimilation², Issue 4 Maps and Legends Star Trek: Deep Space Nine Technical Manual Absolute Candor Star Trek: New Worlds Star Trek: Starfleet Command Stardust City Rag The Impossible Box Broken Pieces Et in Arcadia Ego, Part 1 Et in Arcadia Ego, Part 2 Star Trek Fleet Command Federation – The First 150 Years Vulcan People of Earth The Star Trek Book Live by the Code The Captain's Oath The Face of the Unknown Reflections An Imbalance of Power Denial of Destiny Crossroads A Handful of Dust Interphase, Book 1 Interphase, Book 2 Star Trek: The Original Series Core Game Book The Klingon Dictionary Star Trek: Infinite |
Informoj | |
Laŭ la televidaj kaj kinejaj filmoj de la serio Star Trek, la federacio estas interstela federisma organizaĵo kun (laŭ la stato de la jaro 2373) sume pli ol 150 membraj planedoj kaj miloj da kolonioj sur pliaj planedoj. La federaciaj planedoj kaj kolonioj kovras areon de 8.00 lumjaroj ene de la galaksio lakta vojo. Politike, laŭ la filmoj kaj libroj de la serio temas pri liberisma demokratio kaj konstitucia respubliko. La federacio havas sian propran esploran kaj defendan forton, la stelŝiparon (angle Starfleet, germane Sternenflotte, hispane Flota Estelar, japane 宇宙艦隊, ruse Звёздный флот). La federacio kaj sia stelŝiparo estas la ĉefa fokuso de ĉiuj filmoj de la serio, escepte de la filmo "Star Trek: Enterprise", kies eventoj okazas antaŭ ol la federacio ekekzistis.
Por la dua duono de la 20-a jarcento, kiam la ideo de la scienc-fikcia serio kreiĝis kaj kiam reale ardis la Malvarma Milito, jam la ideo de tut-tera federacio, en kiu ĉiuj homoj el la malfondiĝintaj ŝtatoj Usono, Sovetunio, Popola Ĉinio, la diversaj eksaj ŝtatoj de Eŭropo kaj la aliaj regionoj de la tero pace kaj kolege kunlaboras politike, ekonomie, eduke kaj defende, ŝajnis granda utopio. Tamen la fikcia federacio ja ampleksas multe pli ol la pasintece intermilitintajn naciojn de la Tero. En la filmo "Star Trek: Enterprise" estas prezentite, ke dum la jaro 2155 la Tera Ministro Nathan Samuels tre luktis por "Koalicio de Planedoj" kaj invitis fikciajn aliajn hom-similajn speciojn de la kosmo, unue la vulkananojn, andorianojn kaj telaranojn, kun la teranoj esti la fondaj membroj de tia federacio. Komence multaj teranoj estis skeptikaj al la ideo, kaj ksenofobie timis komunan ŝtategon kun tiom da ne-homoj. Kiam la tera politikisto John Frederick Paxton ekspluatis tiun ksenofobion sur la Tero kaj deklaras sin gvidanto de kontraŭfederacia movado, multaj de la ne-homaj vivoformoj sennerviĝis kaj preskaŭ forlasis la ideon de koalicio. Tamen, la stelŝipa kapitano Jonathan Archer en flama parolo rekonvinkas ilin doni ŝancon al unuiĝinta organizaĵo de mondoj. Ses jarojn pli poste, dum 2161, la Unuiĝinta Federacio de Planedoj organiziĝis.
La federacio havas ekzaktajn regulojn por la civilizoj de planedoj, kiuj deziras membriĝon. Diskriminacio bazita je kastoj estas malpermesata, kaj same netoleriĝas fortaj sistemaj malobeoj al universalaj rajtoj de individuoj, kiel ekzemple la nejusta ekstermilita malliberigo de aŭ sam- aŭ aliplanedanoj. Kvankam la plej multaj membraj mondoj havas nur unusolan, unuiĝintan mondan registaron, tia unueca reprezentiĝo ne estas antaŭkondiĉo por membriĝo, ĉar la federacio ankaŭ akceptas "asociigitan membrecon" de ne-unuiĝintaj mondoj.