universitato en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Universitato de Erfurto estas moderna altlernejo en la turingia ĉefurbo. Ĝia rektoro estas ekde aŭtuno 2014 Walter Bauer-Wabnegg (posteulo de Kai Brodersen), ĉirkaŭ 5.600 studentoj estas prizorgitaj de ĉirkaŭ 540 instruistoj. La altlernejo estas nuntempe kun la Friedrich-Schiller-Universitato Jena, la Bauhaus-Universitato Vajmaro kaj la Teknika Universitato Ilmenau unu el kvar universitatoj en Turingio.
Universitato de Erfurto | ||
---|---|---|
universitato publika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1379/1389 (ĝis 1816 kiel 'Universitas Studii Erfordiensis'); 1994 (refondo) | |
lando | Germanio | |
urbo | Erfurto | |
Estraro | ||
gvidanto | Walter Bauer-Wabnegg | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 6052 (2021/22) | |
nombro de kunlaborantoj | 827 (2021) | |
el tio profesoroj | 110 (2021) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
| ||
La Universitato de Erfurto estis fondita en 4-a de majo 1389 kiel la tria universitato en la teritorio de hodiaŭa Germanio. Kelkaj konsideras eĉ la jaron 1379 fondiĝjaro. Por iom da tempo, ĝi estis la plej granda universitato en la lando. Kiam la urbo Erfurto iĝis parto de Prusio en 1816, la registaro fermis la universitaton post pli ol 400 jaroj. La historio de la malnova altlernejo estas firme ligita kun la Collegium maius.
En decembro 1993, la Turingia Landa Parlamento decidis reestabli la universitaton. La altlernejo estis oficiale refondita la 1-an de januaro 1994. Prelegoj komenciĝis en la vintra semestro de 1999/2000. Baldaŭ poste, la unua rektoro, Peter Glotz, politikisto socialdemokrata, forlasis la universitaton. La pozicio estis transprenita fare de Wolfgang Bergsdorf, konatulo de la turingia ministroprezidento Bernhard Vogel. En 2001, la seminario pedagogia (Pädagogische Hochschule Erfurt), fondita en 1953, iĝis parto de la universitato. Antaŭula altlernejo al tiu estis estinta la Pedagogia Akademio en la Regierungs-strato sub la estrado de s-ro Bruhn kun pli ol 200 studentoj, fondita en la 11-a de majo 1929. Ĝi fermitis jam en la 26-a de septembro 1931[1].
La 1-an de januaro 2003, kvara fakultato estis aldonita al la universitato, nome tiu de la romkatolika teologia, estinte antaŭe memstara. En la sama jaro, konstanta manko de financado kaŭzis i.a. vakajn katedrerojn. Tio kondukis al studentaj protestoj ĉie en Turingio. La universitatadministracio kaj diversaj komisionoj estis reformitaj kaj la situacio estis stabiligita.
La Universitato de Erfurto estas liber-arta universitato kun reforma kaj socikultura profilo. Interna liga reto inter ĉiuj fakultatoj kaj la Centro Max Weber daŭre kreas novigivan aliron al instruado (speciala mentoroprogramo) kaj esplorado (kun speciala mentora programo).
Kiel unu el la plej malnovaj kaj en la sama tempo plej junaj ŝtataj altlernejoj en Germanio, la Universitato de Erfurto ne konas iujn studadkotizojn. Ĝi estis la unua institucio de alta edukado, kiu ricevis familieman atestilon por dungantoj[2]. La antaŭurba kampuso igas ĝin vivanta parto de la ĉefurbo de Turingio, kun ĝiaj (ankoraŭ) relative malaltaj vivkostoj kaj ampleksaj kulturaj kaj libertemppasigilaj ofertoj.
Jen la kvin fakultatoj surloke:
Institucioj de speciala noto estas la jam menciita Centro “Max Weber” (Max Weber Center) kaj la Seminario “Willy Brandt” pri publika politiko (Willy Brandt School of Public Policy), kiu nomiĝis antaŭe Erfurt School of Public Policy (ESPP). Tie parto estas financita per kotizoj. La biblioteko universitata gastigas la faman Amploniana-kolekton de manuskriptoj de la mezepoko.
La Universitato de Erfurto foje estis konsiderita “reforma universitato” – kien enskribis sin kaj kie bakalaŭriĝis ankaŭ Martin Luther. Laŭ tiu tradicio la universitato klopodas havi fokusojn sur multidisciplinarecon, internaciecon kaj fortan mentoran sistemon, kvankam fakte la studentaro estas plejparte regiona. Tutnovaj kursoj kondukas al la nova titoligo de Bakalaŭro de artoj respektive de magistro prefere al la tradicia germana diplomito. Tio igis la erfurtan unu el la unuaj germanaj universitatoj tute efektivigantaj la t.n. bolonjan restrukturigprocedon por eŭropaj altlernejoj.
Grava fakultato kaj sola siaspece en Germanio estas la kursaro de ŝtatsciencoj (Staatswissenschaften), kie ofertas kune trejnadoj rilataj al ekonomiko, socisciencoj kaj juro.
La Centro “Max Weber” pri progresintaj kulturaj kaj sociaj studoj estas esplorinstituto ĉe la Universitato de Erfurto. Ĝi "kombinas la funkciojn de instituto pri altaj studoj kaj gimnazio."[3]. Tre respektataj sciencistoj de pluraj malsamaj disciplinoj (sociologio, historio, filozofio, teologio, religio-studoj, juro kaj ekonomiko) estas nomumitaj kiel provizoraj uloj. Dum ilia restado en la Centro ili ne nur kompletigas sian propran esploradon, sed plie laŭsupoze kontrolas kaj gvidas doktoriĝantajn kaj doktoriĝintajn studentojn. La fokusoj reserĉadaj de la Centro temas pri: “religio, sciencoj kaj juro kiel interpretadmezuriloj kaj gvidiloj; interŝanĝoj inter kulturoj, sociaj ordoj kaj pensmanieroj dum radikala ŝanĝiĝo; interŝanĝoj inter normigaj, precipe etikaj temkompleksoj.”[4]
Sekvante Wolfgang Schluchter, kiu estis la dekano de la Centro ekde ĝia fondo en 1998, la fama sociologo Hans Joas iĝis profesoro kaj la nova dekano en 2002. Komence de 2011 Joas estis nomumita permanenta membro (‘’permanent fellow’’) ĉe la frajburga Instituto por progresintaj studoj (Freiburg Institute for Advanced Studies - FRIAS), sed restis rilata membro de la Centro kaj porparolanto de la esplorgrupo Religia individuigo en historia perspektivo.[5][6] En majo Wolfgang Spickermann estis nomumitaj kiel intertempa dekano de la Centro.
En 2008 la Germana konsilio de sciencoj ‘’(Wissenschaftsrat)’’ distingis la Centron kiel unu el nur naŭ "elstaraj" sociologiaj esplorinstitutoj el pli ol 250 en Germanio[7]. De 2010 ekzistas debato ĉirkaŭ la estonteco de la Centro, precipe koncerne la gradon de ĝian aŭtonomion, pri kio raportis multaj gazetoj[8].
En 2012 unu el la plej eminentaj ano de la Centro, la religiscienca akademiulo Jörg Rüpke, estis nomumita membro de la ‘’Wissenschaftsrat’’[9].
Kelkaj famaj anoj de la Centro estas/estis:
Kelkaj famaj alvojaĝantaj nedaŭraj akademiuloj estis la sociologo Shmuel N. Eisenstadt (1998, 1999, 2000, kaj 2001), la sociologo Toby Huff (2000), la indologo Sheldon Pollock (2001), la historiisto Paolo Prodi (2007-2008), la historiisto Dan T. Carter (2009), kaj la sociologo Paul Lichterman (2009)[10].
Koncerne doktoriĝon, la erfurta universitato malfermis bonvenige siajn portojn por kandidatiĝon al diversaj disciplinoj kaj al multaj esploristoj el la tuta mondo.
Jen la esplorteamoj de la erfurta doktora kaj postdoktoriĝa programo (EP):
Dum la somersemestro de 2003, projekta grupo estis formita en la universitato por partopreni en la National Model United Nations (NMUN) en Novjorko en aprilo 2004. La modelprojekto fariĝis regula, fare de studentoj organizita seminario ĉe la universitato. La diversaj grupoj ricevis plurajn premiojn por sia partopreno ĉe la konferenco en 2006, 2007, kaj 2008.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.