From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmonda civitaneco estas koncepto kiu entenas: la rajtojn, respondecojn kaj devojn kiuj akompanas civitanon de aparta nacio aŭ loko kiam tiu fariĝas membro de tutmonda ento. La ideo estas ke ies identeco transcendas geografion aŭ politikajn landlimojn kaj ke respondecoj aŭ rajtoj estas aŭ povas esti derivitaj de membriĝo en pli larĝa ento: nome "homaro". Tio ĉi ne signifas ke tia persono kondamnas aŭ rezignas sian naciecon aŭ alian (kiuj estas pli lokaj identecoj), sed ke oni donas al tiuj identecoj "duan rangon" kompare al ilia membriĝo en tutmonda komunumo[1]. Etendita, tiu ideo kondukas al demandoj pri la stato de tutmonda socio en la epoko de tutmondiĝo.[2] Ĝenerale la esprimo tutmonda civitaneco povas havi la saman signifon kiel "mondcivitano" aŭ kosmopolito.
Studoj pri la psikologiaj radikoj de tutmonda civitaneco trovis ke personoj kiu altgrade rilatas al tutmonda civitaneco ankaŭ altgrade posedas la personecajn trajtojn kiuj pli rilatas al malfermiteco, simpatio kaj prizorgado. Kontraŭe, la aŭtoritatema personeco estas pli orientita al socia superregado kaj psikopatio, ĉiuj asociitaj kun malpli tutmonda homa identiĝo. Kelkaj de ĉi tiuj trajtoj estas influitaj de heredo samkiel pro fruaj spertoj, kiuj siavice verŝajne influas ies individuan inklinon al tutmonda homa identiĝo[3].
Ne surprize, tiuj kiuj estas alte en tutmonda homa identigo estas malpli nocita al multaj grupoj, zorgas pli da pri internaciaj homaj rajtoj, tutmonda malegaleco, tutmonda malriĉeco kaj homa sufero. Ili ĉeestas ĝenerale pli aktive al tutmondaj koncernoj, valoras la vivojn de ĉiuj homoj pli egale kaj donas pli da tempo kaj mono al internaciaj humanitaraj aferoj[3]. Ili emas esti pli politike liberalaj sur kaj hejmaj kaj internaciaj aferoj. Ili deziras ke iliaj landoj faru plie por mildigi tutmondan suferon[4].
Samtempe kiam tutmondiĝo estas reduktanta la gravecon de nacio-ŝtatoj[5], la ideo de tutmonda civitaneco povas postuli redifinon de ligoj inter civita engaĝiĝo kaj geografio. Personaj urbestraraj renkontiĝoj emas esti pli kaj pli interŝanĝitaj de elektronikaj "urbodomoj" ne limigitaj en spaco kaj tempo. Ne-ĉeestaj balotpartoprenoj malfermis la vojon al eblo ke 'elpatriuloj' (enlandanoj vivantaj en eksterlando) voĉdonu dum ili restas en alia lando; la interreto povas plupuŝi ĉi tiun tendencon. Alia interpreto fare de pluraj akademianoj por la ŝanĝantaj konfiguracioj de civitaneco pro tutmondiĝo estas la ebleco ke civitaneco fariĝas ŝanĝita institucio; eĉ se la civitaneco troviĝas ene de teritoriaj limoj kiuj estas naciaj, kiam la signifo 'nacia' mem ŝanĝis, tiam la signifo esti civitano de tiu nacio ŝanĝas[6].
Interesa karakterizo de tutmondiĝo estas ke, dum la mondo internaciiĝis, ĝi ankaŭ surlokiĝis samtempe[7]. La mondo kuntiriĝas kiel la loka komunuma (vilaĝo, urbo, urbo) prenas sur pli granda kaj pli granda graveco. Tio ĉi estas reflektita en la angla termino "glocalization", vortokunfando de la vortoj "global" (tutmonda) kaj "loka". Mosco (1999) notis ĉi tiun karakterizon kaj vidis la kreskantan gravecon de 'teknopoloj', t.e. teknologiaj parkoj en ekonomiaj malfortaj urboj kaj regionoj por stimuli ilian ekonomian dinamikon[8]. Se ĉi tiu tendenco estas vera, aspektas ke tutmondaj civitanoj povas esti la gluo kiu tenas ĉi tiujn apartajn entojn kune. Alivorte, tutmondaj civitanoj estas homoj kiuj povas moviĝi ene de ĉi tiuj diversaj limoj kaj iel vidante la mondon tra tutmonda lenso.
La Bahá'í fido antaŭenigas la koncepton tra la proklamado de sia fondinto (en la lasta 19a jarcento) ke "La Tero estas nur unusola lando kaj la homaro ĝia civitanaro."[9] Kiel termino difinita de la Bahá'í Internacia Komunumo en koncepta dosiero kundividita dum la 1-a sesio de la UN-komisiono pri daŭrebla evoluado en Novjorko (Usono), inter la 14-a kaj 25-a junio 1993 [10]. "Monda civitaneco" komencas kun akcepto de la 'unueco' de la homa familio kaj la interligiteco de la nacioj de 'la tero, nia hejmo.' Dum ĝi instigas al prudenta kaj laŭleĝa patriotismo, ĝi ankaŭ insistas al pli larĝa lojaleco, al amo de homeco ĝenerale. Ĝi tamen ne implicas forlason de laŭleĝaj lojalecoj, la supremon de kultura diverseco, la abolon de nacia memstareco nek la altrudon de unuformeco. Ĝia devizo estas 'unueco en diverseco.' Monda civitaneco ampleksas la principojn de socia kaj ekonomia justeco, ambaŭ ene de kaj inter nacioj; egalecon de la seksoj; rasa, etna, nacia, religia (kaj lingva) konkordo kaj la pretecon labori por la komuna bono. Aliaj aspektoj de monda civitaneco - inkluzive la antaŭenigon de homa honoro kaj digno, interkompreniĝo, amikecaj rilatoj, kunlaboro, fidindeco, kompato kaj la deziro servi - dedukteblas de tiuj jam menciitaj."[10]
Aŭtoro Shashi Tharoor sentas ke Tera Himno kantita de homoj tra la mondo povas inspiri planedan konscion kaj tutmondan civitanecon inter homoj [11].
Filozofie, tutmondiĝo (france, mondialisation) estas vidita kiel respondo al "la malhumaniga tendenco de tutmondiĝo pere de planetarigo" (Teilhard de Chardin citita en Capdepuy 2011)[12]. Frua uzo de tutmondiĝo estis referenco al agado de urbo aŭ loka aŭtoritato deklirante ĝin mem "mondcivitana urbo", voĉdoninte ĉarton kiu deklaras ĝian konscion de tutmondaj problemoj kaj ĝia sento de komuna respondeco. La koncepton antaŭenigis la mondcivitano Garry Davis en 1949, kiel logika etendo de la ideo de individuoj deklari sin mem mondcivitanoj. La unua urbo kiu estis oficiale tutmondigita (la 20-an julio 1949) estis la franca urbeto Cahors, la ĉefurbo de la Departemento Lot en centra Francio. Centoj da urboj tutmondigis sin mem post kelkaj jaroj, plejparto de ili en Francio kaj ekde tiam la fenomeno disvastiĝis internacie, inkluzive de multaj germanaj kaj la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasaki. En malpli ol unu jaro, dek Ĝeneralaj Konsilioj (= la elektitaj konsilioj de la francaj "Départements") kaj centoj da urboj en Francio voĉdonis por tutmondigaj ĉartoj. Intertempe jam pli ol 1000 urboj kaj urbetoj deklaris sin mem Mondurbo, i.a. Los Angeles (Usono), Toronto (Kanado), Tokio (Japanio), Nivelles (Belgio) kaj Königswinter (Germanio) [13].
Ĝenerale la mondcivitano estas persono kiu metas tutmondan civitanecon super ajnaj naciistaj aŭ lokaj identecoj kaj interrilatoj. Frua esprimo de ĉi tiu valoro estis trovita en Diogeno la Cinika (ĉ. 412 a.K.), la fondinta patro de la Cinikisma movado en Antikva Grekio. De Diogeno oni diris: "Demandita de kie li venis, li respondis: 'mi estas civitano de la monda (kosmopolitês)' [14]. Tio ĉi estis revolucia koncepto, ĉar la plej larĝa bazo de socia identeco en Grekio en tiu tempo estis aŭ la individua urbo-ŝtato aŭ la grekoj (Hellenes) kiel grupo. La tamila poeto Kaniyan Poongundran skribis en Purananuru, "Por ni ĉiuj urboj estas unu, ĉiuj homoj similas." En pli postaj jaroj, politika filozofo Thomas Paine deklarus, "mia lando estas la mondo kaj mia religio estas agi por la bono"[15]. Hodiaŭ, la kresko de la tutmondiĝo gvidis al la formado de "mondcivitana" socia movado sub proponata monda registaro[16]. En ne-politika difino, eblas sugesti ke mondcivitano povas provizi valoron al socio uzante sciojn akiritajn transkulturaj kuntekstoj.
Albert Einstein priskribis sin mem kiel mondcivitano kaj subtenis la ideon dum sia vivo, laŭ lia fama diraĵo "Naciismo estas infaneca malsano[17]. Mondcivitaneco estis antaŭenigita de valoraj homoj inkluzive de Garry Davis, kiu vivis dum 60 jaroj kiel civitano de neniu nacio, nur de la mondo. Davis fondis la Mondservan Institucion en Vaŝingtono, kiu eldonas interalie en Esperanto la Mondan Pasporton, fantazia pasporto de mondcivitanoj[18].
Intertempe la rolo de Esperanto ne progresis ĉe multaj mondcivitanoj kaj la angla lingvo progresis senkonkurence kompare al la plimulto de aliaj lingvoj en la mondo, sed prezenti Esperanton kiel alternativon en kiu regas egaleco en komunikado kaj kio estas esenca afero por vera monda civitaneco, tio eblas[19][20].
En 1956 Hugh J. Schonfield fondis la Konfederacion de Mondcivitanoj, poste pli bone konata per ĝia Esperanta nomo "Mondcivitana Respubliko", kiu ankaŭ eldonis mondan pasporton, sed kiu silente mortis post la 1980-aj jaroj.
Ne ĉiuj interpretoj de tutmonda civitaneco estas pozitivaj. Ekzemple, Parekh rekomendas kion li nomas tutmonde orientita civitaneco kaj diras: "Se tutmonda civitaneco signifas esti civitano de la mondo, ĝi estas nek praktikebla nek dezirinda."[21] Li argumentas ke tutmonda civitaneco, difinita kiel membriĝo de speco de tutmonda registara sistemo, estas nepraktika kaj forigita de ies tuja komunumo [21]. Li ankaŭ notas ke tia monda ŝtato neeviteble estus "izolita, burokrata, subprema kaj kulture banala."[21]
Laŭ Parekh tutmonde orientita civitaneco konsistas al la identiĝo kun kaj plifortigo de ligoj al sia politike regiona komunumo (ĉu en ĝia nuna stato aŭ en plibonigita, reviziita formo), dum oni rekonas kaj agas konforme al devigoj vidalvide de aliaj popoloj en la mondo.
Mikaelo Byers, profesoro en Politika Scienco ĉe la Universitato de Brita Kolumbio, pridubas ke estus nur unu difino de tutmonda civitaneco kaj sin demandas ĉu tutmonda civitaneco ne estus nur la plej lasta buzzword[22] Li ankaŭ rimarkigas la ekziston de sennaciecaj personoj, kiuj laŭ li estu la tutunuaj kandidatoj por tutmonda civitaneco, sed kiuj ankoraŭ daŭre devas vivi sen aliro al bazaj liberecoj kaj civitanaj rajtoj.
Byers ne oponas la koncepton de tutmonda civitaneco, tamen li kritikas eblajn implicojn de la termino dependante de kiu kiel difinas ĝin, kiel tia kiu subtenus la "brutalan kapitalisman ekonomian sistemon kiu nun superregas la planedon."[22] Byers deklaras ke tutmonda civitaneco estas "povoplena termino"[22] ĉar "homoj kiuj alvokas por ĝi tiel faras por provoki kaj pravigi agon"[22]. Li instigas atenti pri misgvida interpretado por ke ĝia signifo daŭre havu pozitivan celon, bazitan sur idealismaj valoroj[22].
Kritiko de tutmonda civitaneco ne estas nova. Gouverneur Morris, iama delegito (1787) al la Konstitucia Kongresa (Usono), kritikis "civitanojn de la mondo" dum kongreso jam la 9an de aŭgusto 1787. "Al tiuj filozofiaj sinjoroj, tiuj Civitanoj de la Mondo kiel ili nomas sin mem, li konfesis ke li ne deziris vidi iun ajn de ili en publikaj konsilioj. Li ne fidus ilin. La homoj kiuj povas rezigni pri ligiteco al ilia propra lando neniam povas ami iun ajn alian (registaran enton). Allasu francon en via senato kaj li pristudos kiel kreskigi la komercon de Francio: same anglo sentos egalan kialon en favoro de Anglio."[23]
En arabaj landoj la termino tutmondiĝo ofte estas interpretata kiel 'usoniĝo', kvankam la ĉi tie celita tutmondiĝo por monda solidareco neniel rilatas al tio (vidu sub notoj).
Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la samtema artikolo en la anglalingva versio de vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.