From Wikipedia, the free encyclopedia
Turgeco (aŭ Turga premo) estas esprimo de plantofiziologio kaj ĉelbiologio. Ĝi estas la premo de ĉellikvo sur la ĉela muro. Se la osmoza valoro en la ĉelo estas pli alta ol en la ĉirkaŭanta apoplasto, ĝi ensorbas per deplasmolizo akvon. La plialtiĝanta premo en la ĉelo streĉas la ĉirkaŭantan ĉelan muron. La elasta murapremo kompensas la turgecon. Je ĝia plej alta valoro la ĉelo atingas la staton de „plena turgeco“. La ĉelo nomiĝas tiam plenturga. Se la osmoza valoro de la ĉirkaŭanta medio pli alta ol tiu en la ĉelodes (hipertona medio), la turgeco sinkas. Potoplasto loziĝas de la ĉela muro (→ plasmolizo). La kunlaboro de turgeco kaj premo de la ĉela muro kaŭzas la stabileco de herbaj, neligniĝintaj plantoj.
La turgo en plantĉelo havas valoron de 0,07 ĝis 4 Megapaskalo.[1]
Glandohistoj kapablas helpe de la turgo eligi sekreciojn. Pere de la ŝanĝado de la turgeco la planto povas kontroli la malfermitecon de la stomoj. Kelkaj plantoj (likvidpremdisigantoj) disigas la semojn helpe de turgoĵetiloj, ekzemple impatientoj), povas estiĝi premojn ĝis 1,5 megapaskalo (ĉ. 15 bar) kaj la semoj estas ŝprucigataj ĝis 12 m (ŝpruckukumo) (Ecballium elaterium).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.