Tunizio en la Olimpikoj
olimpikaj teamoj de Tunizio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tuniziaj sportistoj unue en 1960 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tunizia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tuniziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 5 orajn, 3 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 72-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Tunizio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
La Tunizia Nacia Olimpika Komitato (france Comité national olympique tunisien (CNOT), arabe اللجنة الوطنية الأولمبية التونسية) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1957 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.