Tuniziaj sportistoj unue en 1960 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala tunizia teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tuniziaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 la teamo sume atingis 6 orajn, 4 arĝentajn kaj 8 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 72-an rangon en ĉiuj olimpikoj inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Rapidaj faktoj en la Olimpikoj, IOK-kodo ...
Tunizio en la Olimpikoj
Thumb
Flago de Tunizio
IOK-kodo  TUN
NOK Tunizia Nacia Olimpika Komitato (france Comité national olympique tunisien, CNOT, arabe اللجنة الوطنية الأولمبية التونسية)
Retejowww.cnot.org.tn (france)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
vdr
Fermi
Thumb
la unua oficiala tunizia teamo en la Somera Olimpiko 1968
Thumb
Oussama Mellouli, duobla olimpika ĉampiono en naĝado (en 2008 kaj 2012)

La Tunizia Nacia Olimpika Komitato (france Comité national olympique tunisien (CNOT), arabe اللجنة الوطنية الأولمبية التونسية) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1957 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

Thumb

En unuopaj Someraj Olimpikoj

maldekstra

1960

En la Somera Olimpiko 1960 en Romo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

1964

En la Somera Olimpiko 1964 en Tokio partoprenis 9 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 29-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Thumb

1968

En la Somera Olimpiko 1960 en Meksik-Urbo partoprenis 7 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis sian unuan oran, kaj aldone plian bronzan medalon. Fine ĝi havis la 28-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj – la plej bona rango ĝis nun atingita.

maldekstra

1972

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 35 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis arĝentan medalon. Tio sufiĉis por fine havi la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

1976

En la Somera Olimpiko 1976 en Montrealo partoprenis 15 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

1984

En la Somera Olimpiko 1984 en Los-Anĝeleso, post okjara paŭzo, partoprenis 23 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Thumb

1988

En la Somera Olimpiko 1988 en Seulo partoprenis 41 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

1992

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 13 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

1996

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 51 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis bronzan medalon. Tio signifis la 71-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2000

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 47 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

2004

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 54 tuniziaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

maldekstra

2008

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 28 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis oran medalon. Fine ĝi havis la 52-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2012

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 83 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis 2 orajn kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 35-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2016

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 61 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 75-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

maldekstra

2020

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 63 tuniziaj sportistoj.

La teamo atingis oran kaj arĝentan medalojn. Tio signifis la 58-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Thumb

2024

En la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo partoprenis 27 tuniziaj sportistoj. La teamo atingis oran, arĝentan kaj bronzan medalojn - unu en sabra skermado kaj du en tekvondo. Fine ĝi havis la 52-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj (kune kun la teamoj de Argentino kaj Egiptio).

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.