![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Trithionic_acid2D.png/640px-Trithionic_acid2D.png&w=640&q=50)
Tritionata acido
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tritionata acido, hidrogena tritionato aŭ H2S3O6 estas neorganika sulfura okso-acido, ekzistanta nur en akva solvaĵo, kiam ĝia kalia salo estas traktata per heksafluoro-silikata acido aŭ H2SiF6. Tritionatoj estigeblas per rekristaliĝo de miksaĵo da kalia tiosulfato kaj kalia hidrogena sulfito ĉeeste de jodo en akva solvaĵo. Tritionata acido estas malkovrita de Langlois, en 1842.[2]
Tritionata acido | |||
![]() | |||
Kemia strukturo de la Tritionata acido | |||
![]() | |||
3D Kemia strukturo de la Tritionata acido | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 27621-39-2 | ||
ChemSpider kodo | 478 | ||
PubChem-kodo | 492 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Molmaso | 194,21028 g mol−1 | ||
Denseco | 2,44 g/cm3[1] | ||
Refrakta indico | |||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R26 | ||
Sekureco | S36 S37 S38 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Oni kredas ke la metodo per kio kalia tritionata estas unue preparita similas al tiu sama reakcio. Solvaĵo da kalia hidrogena sulfito estas hejtata kun sulfuro dum pluraj tagoj, rezultante en sulfatoj (SO42−), tiosulfatoj (S2O32− kaj tritionatoj (S3O6 2−). Per laŭgrada aldono de hidrogena peroksido en frosta solvaĵo de natria tiosulfato, eblas konverti la tiosulfaton en tritionaton.