Acido
kemia substanco, kiui reakcias kun bazo, donante protonojn aŭ akceptante elektronparojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Acido (ĝenerala formulo estas HA aŭ [H+A−]) difiniĝas tradicie kiel kemia kombinaĵo (molekulo aŭ jono), kiu, kiam solvita en akvo, generas solvaĵon kun hidrogena jono (protono fakte), kaj tiele kontribuas al acideco pli granda ol tiu de pura akvo, t.e. pH malpli ol 7,0.
Ĉi tiu artikolo temas pri kemia kombinaĵo kiu emas fordoni protonon aŭ fordonas protonon. Por gusto rigardu la paĝon Acida gusto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Acido (apartigilo). |
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Laŭ la moderna difino de Johannes Nicolaus Brønsted kaj Martin Lowry, "acido" estas iun ajn kemiaĵo, kiu donas hidrogenan jonon (H+) al alia kombinaĵo, kiu nomiĝas "bazo".
Vulgaraj ekzemploj estas acetata acido (el la vinagro), formika acido (el la formikoj) aŭ sulfura acido (uzata en veturilaj baterioj). En la sistemoj "acido/bazo", ne estas ŝanĝoj en oksidiĝa nombro, kontraŭe al la redoksaj sistemoj.