![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/Greater_Yellowlegs_%2528Las_Gallinas_Wildlife_Ponds%2529.jpg/640px-Greater_Yellowlegs_%2528Las_Gallinas_Wildlife_Ponds%2529.jpg&w=640&q=50)
Tringo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tringoj estas specioj de vadbirdoj en genroj karakterizitaj de mezlonga beko kaj longaj, ofte brilkoloraj, kruroj. Ili apartenas al familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili ĉasas videblajn predojn plie ol per tuŝoprobado kiel plej granda parto de vadbirdoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Tiuj specioj rilatas al mezvarmaj regionoj por bredado ol la cetero de tiu grandparte arkta familio. Ili troviĝas ĉe fluanta akvo plie ol multaj vadbirdoj.
Nekutime inter vadbirdoj, kelkaj el tiu grupo, ĉefe la Blankpuga tringo, nestumas en arboj uzante malnovajn nestojn de aliaj birdoj, kutime de Najtingaloj.
FAMILIO SKOLOPEDOJ
- Genro Xenus
- Terekio, Xenus cinereus
- Genro Actitis
- Blankventra tringo, Actitis hypoleucos aŭ Tringa hypoleuca
- Makula tringo, Actitis macularia aŭ Tringa macularia
- Genro Tringa
- Blankpuga tringo, Tringa ochropus
- Solema tringo, Tringa solitaria
- Mallongkrura tringo, Tringa brevipes - eksa Heteroscelus brevipes
- Griza flavkrura tringo, Tringa incana - eksa Heteroscelus incanus
- Malhela tringo, Tringa erythropus
- Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca
- Griza tringo, Tringa nebularia
- Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus
- Flavkrura tringo, Tringa flavipes
- Makulita verdkrura tringo, Tringa guttifer
- Marĉotringo, Tringa stagnatilis
- Ruĝkrura tringo, Tringa totanus
- Brovtringo, Tringa glareola