![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Tringa_ochropus_1_%2528Marek_Szczepanek%2529.jpg/640px-Tringa_ochropus_1_%2528Marek_Szczepanek%2529.jpg&w=640&q=50)
Blankpuga tringo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankpuga tringo, Tringa ochropus, estas malgranda malnovmonda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ties ununura proksima parenco en la genro Tringa estas la Solema tringo, Tringa solitaria (Pereira & Baker, 2005); ili ambaŭ havas brunajn flugilojn kun etaj helaj punktetoj kaj delikatan sed kontrastajn kolon kaj brustan bildojn. Krome ambaŭ specioj nestumas en arboj, male al plej granda parto de aliaj Skolopedoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tringa ochropus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Pro ties nekutima lokigo en genro Tringa, estas ne tro surpriza la fakto ke oni informis pri eblaj kazoj de hibridiĝo de tiu specio kun ekzempleroj de Blankventra tringo, Actitis hypoleucos aŭ Tringa hypoleuca, pli akceptita kiel de la genro Actitis.