Tricio
izotopo de hidrogeno, enhavanta neŭtronojn po du kaj protonon po unu en atomo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tricio aŭ tritio (el la greka tritós "la tria") estas, kun procio kaj deŭterio, unu el la naturaj izotopoj de hidrogeno. Ĝia atomkerno nomiĝas ankaŭ tritono.
- Tricio estas ankaŭ vilaĝo en Rioĥo (Hispanio), jam ekzistanta dum Romia Respubliko. Nun municipo ĉe Nájera.
La kemia simbolo estas 3H, pli simple ofte ankaŭ T. Kompare al deŭterio, posedas ĝi krom protono ne nur unu, sed du neŭtronojn en la atomkerno. Tiu atomkerno estas nestabila kaj disfalas dum duoniĝa tempo de 12,32 jaroj per emisio de unu elektrono al 3He (beta disfalo). Tricio estas do radioaktiva. Tricia oksido (superpeza akvo) T2O havas bolpunkton ĉe 101,51 °C kaj fandopunkton ĉe 4,48 °C.