Radioaktiveco
procezo per kiu malstabila atomo elsendas radiadon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Radioaktiveco estas la eco pri elsendo de subatomaj partikloj el atomkernoj.
Ĝi estas natura fenomeno, kiu spontanee okazas al kelkaj nuklidoj, nomataj radioaktivaj nuklidoj. La procezo ĝenerale ŝuldiĝas al la strukturo de la atomkerno, kiu povas havi eksceson de unu el la eroj (protonoj aŭ neŭtronoj) kiuj ĝin konsistigas.
La elsenditaj materialoj estas nomataj joniga radiado, kaj estas ĉefe de tri tipoj:
- Alfa-radiado: nukleoj de heliumo-4, elsenditaj nur de tre pezaj kernoj.
- Beta-radiado: elsendado de elektronoj je granda rapideco. Tio okazas ĝenerale ĉe kernoj kun eksceso de neŭtronoj, kiam unu el tiuj ĉi konvertiĝas en protonojn. Alia speco de beta-radiado estas la pozitiva beta-radiado, kiu konsistas en la elsendo de pozitronoj ĉe la transformado de protonoj en neŭtronojn.
- Gama-radiado: elsendo de elektromagneta radiado (fotonoj), akompanate al la elsendo de partikloj.
La rezultanta nukleo estas malsimila al la origina, kaj siavice povas esti ankaŭ radioaktiva, en kies kazo produktiĝas nova radioaktiva ĉeno.