Emisio povas havi tre diversajn signifojn depende de la koncerna fako.
Ekonomio
Emisio estas eldono de valorpaperoj kaj de kontanta mono al publiko fare de la rajtigita kreinto, tiel ke tiuj dokumentoj ekhavas sian valoron.
Emisio de valorpaperoj
Temas pri vendo de novaj valorpaperoj, ofte helpe de banko kaj borso. La emisianto estas
- la kreditoro ĉe fiks-rentaj kaj similaj paperoj,
- la koncerna akcia kompanio ĉe akcioj.
Emisio de mono
Banknotoj kutime estas emisiataj de centra banko. Monerojn ofte emisias la koncerna ŝtato. Dum valorpaperojn en merkata ekonomio rajtas emisii ĉiu, kiu obeas al difinitaj reguloj, monon rajtas emisii nur unu instanco (aŭ almenaŭ malmultaj difinitaj) en ĉiu lando.
Fiziko
Emisio estas elsendo de partikloj, gasoj aŭ fizikaj radioj (kiel ekzemple pri emisia nebulozo).
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.