From Wikipedia, the free encyclopedia
Triĥoglosoj (Trichoglossus) estas genro de lorienoj el superfamilio de veraj papagoj. Ĝi estas disvastigita en vastaj regionoj en Aŭstralio, Wallacea, kaj Melanezio, kun kelkaj grupoj en Filipinoj kaj Mikronezio. Ĝi unuigas plejparte brilkolorajn birdojn kun ruĝaj aŭ oranĝkoloraj bekoj. Unu distinga trajto de specioj el tiu ĉi genro, apartiganta ĝin de aliaj lorienoj, estas bunta aŭ strieca supra brusto.[1]
Triĥoglosoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉielarka triĥogloso, Royal Botanic Gardens, Sidnejo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La genron Trichoglossus enkondukis en jaro 1826 angla naturalisto James Francis Stephens.[2] La nomo estas kombinaĵo de klasikaj grekaj vortoj thrix ("haro") kaj glōssa ("lango").[3] La tipa specio estas deklarita kokosa triĥogloso.[4][5]
Post la publikiĝo de molekulfilogenetika esploro en 2020, tri specioj el Trichoglossus estas movigitaj al la nova genro Saudareos. Tiuj estis la triĥogloso de Johnstone (Saudareos johnstoniae), la citrina triĥogloso (Saudareos flavoviridis), kaj la ornama triĥogloso (Saudareos ornatus').[6][7][8]
La genro enhavas 10 speciojn:[8]
Bildo | Specio | Distribuo |
---|---|---|
Ponapea triĥogloso,
Trichoglossus rubiginosus (Bonaparte, 1850) |
Ponapeo (Mikronezio) | |
Skvama triĥogloso,
Trichoglossus chlorolepidotus (Kuhl, 1820) |
Eosta Aŭstralio | |
Kokosa triĥogloso,
Trichoglossus haematodus (L., 1771) 6 subspecioj T. h. haematodus
T. h. massena T. h. nesophilus T. h. flavicans T. h. deplanchii T. h. nigrogularis |
Sudaj Molukoj, uesta Novgvineo kaj eosten ĝis Loyauté-insuloj | |
Triĥogloso de Rosenberg,
Trichoglossus rosenbergii Schlegel, 1871 |
Biak-insulo | |
Ĉielarka triĥogloso,
Trichoglossus moluccanus (Gmelin, 1788) Du subspecioj
|
Multaj lokoj en Aŭstralio, enkondukita en Honkongo | |
Ruĝkoluma triĥogloso,
Trichoglossus rubritorquis Vigors & Horsfield, 1827 |
De eostaj Malgrandaj Sundoj ĝis norda Aŭstralio | |
Olivkapa triĥogloso,
Trichoglossus euteles (Temminck, 1835) |
Malgrandaj Sundoj: Indonezio kaj Orienta Timoro | |
Kalendula triĥogloso,
Trichoglossus capistratus (Bechstein, 1811) |
Insuloj Sumbo, Wetar kaj Timoro en Malgrandaj Sundoj | |
Folia triĥogloso,
Trichoglossus weberi (Büttikofer, 1894) |
Insulo Floreso, Indonezio | |
Sunsubira triĥogloso,
Trichoglossus forsteni Bonaparte, 1850 |
Uestaj Malgrandaj Sundoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.