Transfobio
malamo, neracia timo, antaŭĵuĝo, aŭ diskriminado kontraŭ transgenruloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Transfobio estas la fobio kaj malama sinteno al transseksuloj aŭ transgenruloj. Ĝi povas esti emocia naŭzo, timo, kolero, aŭ malkomforto pri homoj, kiuj ne konformas al la seksaj atendoj de socio.[1] Ĝi estas ofte esprimata per homofobiaj asertoj kaj povas esti rigardata kiel rezulto de aliseksemismo.[2][3] Transfobio estas speco de antaŭjuĝo kaj diskriminacio simila al rasismo kaj seksismo,[4] kaj transgenraj neblankuloj devas sperti la kombinitan efekton de ĉiuj el tiuj samtempaj formoj de diskriminado.[5]
Transfobio ankaŭ inkluzivas diskriminaciojn, violentojn, mortigon, seksatencon, socialan ekskludon, kaj neadon de rajto je azilo. Infanaj viktimoj de transfobio spertas seksan ĉikanadon, lernejan brutaladon, kaj perforton en la lernejoj, prizorgaj familioj, kaj sociaj programoj. Plenkreskaj viktimoj spertas publikan mokadon, brutaladon inklude seks-misnomadon, mokinsultojn, atencojn aŭ atencajn insidojn, rabadon, kaj falsan areston; multaj sentas sin nesekuraj en publiko. Alta procento raportas, ke ili estas viktimoj de seksperforto. Al ili ofte estas rifuzata sana prizorgado, kaj ili ofte suferas diskriminadon en la laborejo, inklude maldungiĝon pro sia transgenreco. Ili vivas sub la konstanta atakado de konservismaj politikaj kaj religiaj grupoj, kiuj kontraŭas leĝojn por protekti ilin. Eĉ okazas diskriminado fare de sekcio de la movado por gejaj rajtoj.
Aldone al la pligrandiĝinta risko de perforto kaj aliaj minacoj, la streĉo kreita de transfobio povas kaŭzi negativajn emociajn konsekvencojn, kiuj povas konduki al droga misuzado, forkuro de la hejmo (en neplenaĝuloj), kaj pli granda risko de sinmortigo.
Jurisprudencoj pri Principoj de Jogjakarto kun Principo 18 antaŭpensas diagnozon en psikiatrio pri seksa identeco kiel diskriminacio.[6]
La tago de transgenra memorado okazas ĉiujare la 20-an de novembro por memori homojn, kiuj estis murditaj pro transfobio.