Tramtransporto en Lusail
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tramtransporto en Lusail (angle Lusail LRT, arabe ترام لوسيل) estas malpeza fervoja reto nuntempe konstruata kiel parto de la urba evolu-projekto de Lusail norde de Doho, la ĉefurbo de Kataro. La malfermo de la sistemo estas atendita por 2021.
Rapidaj faktoj rapidtramo • proponitaĵo, Ĝeneralaj informoj ...
![]() | |
---|---|
rapidtramo • proponitaĵo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Lusail, Kataro |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 1-a de januaro 2022 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 19 km |
Nombro de linioj | 4 ![]() ![]() ![]() ![]() |
Nombro de veturiloj | 35 Alstom Citadis |
Nombro de stacioj | 25 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Qatar Rail |
Transportisto | RKH Qitarat |
Fermi
La Tramtransporto en Lusail estos funkciigata kaj prizorgata por daŭro de 20 jaroj fare de RKH Qitarat, komuna entrepreno formita de Hamad Group (51%) kaj francaj transport-operatoroj Keolis kaj RATP Dev (49%), nome de la sistemposedanto Qatar Rail.[1] Ĝi estos funkciigata per aro da 35 tramoj Alstom Citadis.[2]
La oranĝa linio estis parte malfermita al publiko la 1-an de januaro 2022.[3]