urbo en Kataro From Wikipedia, the free encyclopedia
Lusail (arabe لوسيل) estas planita urbo en Kataro, situanta ĉe la marbordo, en la suda parto de la komunumo Al Daayen. Lusail situas ĉirkaŭ 23 km norde de la urbocentro de Doho, norde de West Bay Lagoon, kovras areon de pli ol 38 km² kaj estonte havos infrastrukturon por gastigi 450 000 homojn.[1] El tiuj 450 000 homoj, oni taksas, ke 250 000 aŭ malpli estos loĝantoj, 190 000 estos oficejaj laboristoj kaj 60 000 estos podetalaj laboristoj.[2]
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lusail (metroo de Doho) kaj Stadiono Lusail. |
Lusail | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 25′ N, 51° 30′ O (mapo)25.417551.5075 [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lusail [+] | |||
Estas planite havi jaĥtejojn, loĝkvartalojn, insulferiejojn, komercajn distriktojn, luksajn butikumadojn kaj libertempoinstalaĵojn, kaj golfejkomunumon, homfaritajn insulojn kaj plurajn distrajn distriktojn. Konstruado plu daŭras. Disvolviĝo estas aranĝita fare de la ŝtatkontrolita konstruiganto Qatari Diar kune kun Parsons Corporation kaj Dorsch-Gruppe.
Unu el la proponitaj lokoj por la Futbala Mondpokalo 2022 estas la Stadiono Lusail.[3] Ĝi ankaŭ estas la loko de la konkursa kurejo de Formulo 1 kaj la Unua Doha Grandpremio estis okazigita ĉi tie en 2021.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.