Tramtransporto en Liberec
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Liberec (ĉeĥe Tramvajová doprava v Liberci) estas tramreto, kiu nuntempe servas la urbon Liberec en norda Bohemio per du linioj. Interurba tramvojo kondukas al la najbara urbo Jablonec nad Nisou.
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Tramtransporto en Liberec | |
---|---|
Tatra T3, Liberec | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Liberec, Ĉeĥio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 25-a de aŭgusto 1897 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 21,5 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de stacioj | 40 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Dopravní podnik měst Liberce a Jablonce nad Nisou |
Fermi
La transportisto estas la municipa transportentrepreno "Dopravní podnik měst Liberce a Jablonce nad Nisou". Origine la reto uzis metran ŝpuron. De 1990 ĝis 2023, la reto estis iom post iom transformita al normala ŝpuro.