Tramvojo Liberec – Jablonec nad Nisou
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tramvojo Liberec – Jablonec nad Nisou estas mallarĝ-ŝpura tramo konstruita en la jaroj 1947 ĝis 1955. Origine ĝi estis funkciigata kune de la trafikaj entreprenoj de Jablonec nad Nisou kaj de Liberec, nun ĝi estas parto de la liberec-a trama entrepreno. Same kiel la iama jablonec-a tramo kaj la origina liberec-a tramo ĝi havas ŝpuron de 1.000 mm (metra ŝpuro; nun en Liberec estas ankaŭ tramo kun normala ŝpuro). Ĝi estas laŭ sia tuta longo unutraka, kun preterpasejoj, kiuj havas parte insulajn (intertrakajn), parte flankajn kajojn.
Tramvojo Liberec-Jablonec | |
---|---|
tramvojo • fervoja linio | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | ![]() |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 1955 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 13 km |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/35/Jablonec%2C_M%C4%9Bn%C3%ADrna%2C_tramvaj_od_Zelen%C3%A9ho_%C3%BAdol%C3%AD.jpg/640px-Jablonec%2C_M%C4%9Bn%C3%ADrna%2C_tramvaj_od_Zelen%C3%A9ho_%C3%BAdol%C3%AD.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Jablonec%2C_Brandl%2C_v%C3%BDhybna_2.jpg/640px-Jablonec%2C_Brandl%2C_v%C3%BDhybna_2.jpg)
La linio estas nun parto de la urba amasa trafiko de Liberec, validas la normala tempa tarifo de urba publika trafiko. Iam validis sur la linio zona tarifo, kaj pro tio tie ĉi ankoraŭ laboris konduktoroj en tempoj, kiam en Liberec kaj aliaj ĉeĥaj urboj jam estis enkondukita senkonduktora reĝimo. Nun ĉiuj vagonoj de la linio estas ekipitaj per vendiloj de biletoj.
La veturtempo laŭ la horaro estas duona horo, la longo de la linio estas 13 kilometroj. Sur la tuta longo trafikas linio numero 11, en la sekcio inter Liberec kaj Vratislavice aldone dum iuj tempoj trafikas linio 5. Proksime de la linio staras haltejaj fostoj por la okazo, ke necesas instali dumtempan anstataŭan trafikon per aŭtobusoj. Ĉiutage ĉirkaŭ 11.000 homoj uzas la linion. De la jaro 1975 la aranĝo de la preterpasejoj ebligas minimumajn intervalojn de 6 minutoj sur la tuta linio; tamen la jablonec-a parto tute ne eluzas tiun eblon.
![Linia skemo](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Trama_vojo_Liberec_-_Jablonec.png/640px-Trama_vojo_Liberec_-_Jablonec.png)