Totò
From Wikipedia, the free encyclopedia
Totò ([toˈtɔ], Esperantigite Totoo), kaŝnomo de Antonio Griffo Focas Flavio Angelo Ducas Comnenus Porfiro genito-Gagliardi De Curtis de Bizancio, (mallonge Antonio de Curtis) (Napolo, Februaro 15, 1898 - Romo, 15an de aprilo 1967), estis itala aktoro, komikisto, kantisto kaj kantokomponisto.
Totò | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Antonio de Curtis Antonio Griffo Focas Flavio Angelo Ducas Comneno Porfirogenito Gagliardi De Curtis di Bisanzio | |||||
Naskonomo | Antonio Vincenzo Stefano Clemente | ||||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1898 (1898-02-15) en Napolo, Italio | ||||
Morto | 15-an de aprilo 1967 (1967-04-15) (69-jaraĝa) en Romo, Italio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Cemetery of Santa Maria del Pianto (en) vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1967) Reĝlando Italio (1898–1946) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Diana Bandini Lucchesini Rogliani (en) (1935–1939) vd | ||||
Amkunulo | Liliana Castagnola (en) (1929–1930) Franca Faldini (en) (1952–1967) vd | ||||
Infanoj | Liliana de Curtis (en) ( Diana Bandini Lucchesini Rogliani (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Totò vd | ||||
Okupo | komikisto verkisto komponisto filmaktoro aktoro poeto kantotekstisto scenaristo dramaturgo kantisto vd | ||||
Laborkampo | Kantado kaj kantoteksto vd | ||||
Aktiva dum | 1922– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | komika | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
|
Simbolo-aktoro de la komedio en Italio, alnomita "la princo de rido", li estas konsiderata, ankaŭ danke al iuj dramaj roloj, unu el la plej grandaj ludantoj en la historio de la italaj teatro kaj kino.
Umberto Eco tiel esprimis la gravecon de Totoo en la itala kulturo: "En ĉi tiu tutmondigita mondo en kiu ŝajnas ke ĉiuj nun jam vidas la samajn filmojn kaj manĝas la saman manĝaĵon, ekzistas daŭre abismaj kaj neplenigeblaj frakturoj inter kulturo kaj kulturo. Kiel iam ajn kapablos interkompreniĝi du popoloj, el kiuj unu ne konas Totoon?"[1]