Itala Reĝlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
Itala reĝlando (itale Regno d'Italia) estis eŭropa ŝtato estiĝinta en la jaro 1861 per unuiĝo de Italio sub regado de savoja dinastio, ununura reĝa dinastio de la itala deveno, kiu regis en la reĝlando Sardio, unu el disigitaj italaj ŝtatoj. La Itala reĝlando estis unua unuiĝinta itala ŝtato, kiu etendiĝis sur la tuta Apenina duoninsulo ekde tempoj de Antikva Romio.
Tiu ĉi artikolo temas pri la unua itala nacio-ŝtato. Pri la napoleona reĝlando en norda Italio, vd. Reĝlando Italio (1805–1814). Por pli da informoj pri la formacio fondita de Karolo la Granda en la 8-a jarcento bonvenus kreado de teksto Itala reĝlando (mezepoko). |
Itala reĝlando | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Regno d'Italia | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • kolonia ŝtato | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo: |
310 120 km² (en la jaro 1936) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
34 000 000 censo el 1901 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo: |
1946: Nuligo de monarkio kaj estigo de respubliko | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Dum regado de nacia faŝisma partio subgvide de duĉe Benito Mussolini (1922-1933) Italio estis de faŝistoj kaj italaj naciistoj markata kiel Itala imperio (itale Impero Italiano), aŭ Nova itala imperio (itale Nuovo Impero Romano, latine Novum Imperium Romanum), sed tiuj ĉi nomoj ne estis oficialaj. Kiel markigo por la itala ŝtato dum la regado de Mussolini enviviĝis Faŝisma Italio. La Faŝisma Italio estis aliancano de Nazia Germanio en la Dua Mondmilito ĝis la jaro 1943. Por la restantaj du jaroj de la milito kaj poste, kiam Mussolini estis detronigita kaj la faŝista partio malpermesita, la Itala reĝlando alliĝis al flanko de Aliancanoj. La resto de la itala teritorio norde, kiu estis senĉese sub kontrolo de faŝistoj, fariĝis germana marioneto kiel Itala sociala respubliko gvidita de Mussolini. Mallongan tempon post finigo de la Dua Mondmilito, en la jaro 1946, favorantoj de la respubliko elvokis referendumon, ĉu Italio restu la monarkio aŭ ĉu ĝi fariĝu la respubliko. La italoj elparolis en la referendumo por nuligo de monarkio kaj estigo de Itala respubliko, kiu Italio estas ĝis hodiaŭ.