From Wikipedia, the free encyclopedia
Tokpisino (Tok-Pisino aŭ longe Tokpisina lingvo) estas kreola lingvo kun anglalingva vort-bazo, parolata de ĉirkaŭ tri ĝis kvar milionoj da homoj, 120.000[1] el ili denaskaj.
Tokpisino | ||
Tok Pisin | ||
lingvo • kreola lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
kreola lingvo bazita de angla lingvo | ||
Parolata en | Papuo-Nov-Gvineo | |
Parolantoj | 122 000 | |
Denaskaj parolantoj | 120.000[1] | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉ. 3-4 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Kreola lingvo
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Papuo-Nov-Gvineo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | tpi | |
ISO 639-3 | tpi | |
SIL | tpi | |
Glottolog | tokp1240 | |
Angla nomo | Tok Pisin | |
Franca nomo | tok pisin | |
Specimeno | ||
Patro Nia Papa bilong mipela | ||
Vikipedio | ||
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | tpi |
Ekde 1975 ĝi estas unu el la tri oficialaj lingvoj de Papua-Novgvineo. La du aliaj estas la angla kaj la hirimotua.
Krome ĝi estas simila al aliaj kreolaj lingvoj, kiel ekz. Bislama sur Vanuatuo, Pijin sur la Salomonoj kaj Toresa kreola lingvo sur Toresa Markolo (Aŭstralio), kiuj estiĝis el la melanezia piĝino.
La vorto Tokpisino estiĝis el tok kaj pisin. Ĉe tio tok venas de la angla talk, signife "parolado", sed ankaŭ "vorto", "mesaĝo" aŭ "lingvo". Pisin signifas "piĝino" kaj origine venis de la angla business (sed influate ankaŭ de pigeon, "birdo"). Male al la sugesto de la nomo, Tokpisino ne estas piĝino, sed kreola lingvo.
Antaŭe la lingvo havis aliajn nomojn, nome Melanezia Piĝino (angle Melanesian Pidgin), Novmelanezia (angle Neo-Melanesian), Piĝina Angla (angle Pidgin English) kaj 'Tok Boi'. Sed nun 'Tok Pisin' estas la ĝenerale akceptita nomo de la lingvo.
Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Papuo-Nov-Gvineo, kun la angla kaj la hirimotua), kaj la plej parolata lingvo en la loko. Oni uzas ĝin en la komunikiloj kaj la regado de Papuo-Nov-Gvineo, kvankam malpli ol la anglan. Certaj bazaj lernejoj instruas per Tok-Pisino.
Oni ne uzu Bislamon kiel nomon por Tok-Pisino. Ili estas du malsamaj lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj.
La lingvo servas antaŭ ĉio al la komunikado inter anoj de diversaj lingvaj komunumoj, sed havas - alie ol plej grandaj Piĝinaj lingvoj - ankaŭ pligrandiĝantan nombron de gepatraj parolantoj.
85% de la vortotrezoro baziĝas sur la angla lingvo, dum ke la resto konsistas el melaneziaj vortoj, sed eĉ vortoj el germana ekzistas. La lingvo havas multajn dialektojn, kiel ekz. pli forte de la angla influitan Waigani-Pidgin ĉirkaŭ Port Moresby. Tokpisino evoluis el piĝina lingvo, sed ĉiu tiu evoluo ankoraŭ daŭradas, ĉar gepatraj parolantoj el ĉiuj parolantoj ankoraŭ estas minoritato. Sed ĉi tiu grupo ege kreskas, dum ke multaj lingvoj kun nur malgrandaj nombroj de parolantoj formortas.
Ekzemploj:
La fonetiko de Tokpisino estas pli simpla ol tiu de la angla lingvo. Ekzistas nur 16 konsonantoj kaj 5 vokaloj.
En prononco, kiu estas pli simila al la angla lingvo, ekzistas pliaj fonemoj, nome: ʃ, ʘ, ʒ, dʒ, ð, z kaj tʃ.[1]
Tok Pisin havas kvin vokalojn, kiuj similas al la vokaloj en la hispana, japana kaj pliaj kvinvokalaj lingvoj:
Krome ekzistas tri diftongoj, nome ai, au kaj oi.
Vortofine ne estas voĉaj konsonantoj, tiel ke el la konsonantoj b/v, d, g, ĝ/dz fariĝas la konsonantoj p, t, k, s. Nur la vorto god ŝajnas esti escepto, sed ĝi estas prononcata kun fina t.
Vortofinaj konsonantosekvoj ankaŭ malaperas. Ĉi tie eblas du variantoj:
Kiel aliaj kreolaj lingvoj tokpisino havas relative facilan gramatikon. Ne ekzistas konjugacio nek deklinacio.
En tokpisino ekzistas tri verbaj klasoj.
Ĉe kelkaj verboj la netransitiva formo duobligas silabon, dum ke ĉi tiu duobligo ĉe devena formo je -im ne estiĝas. Ekz.
Multaj verbaj radikoj povas esti uzataj kun sufikso aŭ sen sufikso.
Netransitiva | Traduko | Transitiva | Traduko |
---|---|---|---|
Mi save rait. Mi inap rait. |
Mi povas skribi. | Mi save raitim pas. Mi inap raitim pas. |
Mi povas skribi leteron. |
Em i rit. | Li/Ŝi legas. | Em i ritim buk. | Li/Ŝi legas libron. |
Wara i boil pinis. | (La) akvo bolis. | Meri i boilim wara pinis. | (La) virino boligis la akvon. |
Mi lukluk. | Mi rigardas. | Mi lukim yu. // Mi lukim bikpela man. | Mi vidas vin. // Mi vidas grandan viron. |
Mi giv. | Mi donas. | Mi givim kaikai long meri. | Mi donas al (la) virino manĝ(aĵ)on. |
Mi kat. | Mi tranĉas. | Mi katim prut. | Mi tranĉas frukton. |
Multaj verboj havas nur la transitivan formon kun la finaĵo -im.
Transitiva | Traduko | Komento |
---|---|---|
askim | demandi; demando | Ĝi ankaŭ povas estis substantivo. |
kisim | preni; ricevi; akiri | |
pilim | senti; tuŝi | |
putim | meti | |
salim | vendi // sendi | Por la traduko sendi estas alternative uzata la varianto salim i go. |
yusim | uzi |
Kelkaj transitivaj verboj je -im baziĝas sur aliaj vortospecoj, kiel ekz. substantivo, adverbo, adjektivo.
Vortospeco | Baza formo | Traduko | Transitiva verbo | Traduko |
---|---|---|---|---|
adverbo | bek | reen | bekim | rekompenci; redoni |
adverbo | bihain | post, malantaŭ | bihainim | sekvi; imiti |
substantivo | bilip | kredo | bilipim | kredi |
substantivo | brum | balailo | brumim | purigi |
adjektivo | daun | profunda | daunim | venki, gajni; malsupren lasi |
substantivo | kom | kombilo | komim | kombi |
substantivo | kot | kortumo; juĝo | kotim | akuzi; plendi; kondamni |
substantivo | lait | lumo | laitim | bruligi |
substantivo | win | spiro; aero; vento | winim | blovi |
substantivo | win | venko | winim | gajni; superi |
Kelkfoje la finaĵo -im ebligas distingi inter vortoj, kiuj alikaze estus homonimoj.
Vortospeco | Baza formo | Traduko | Transitiva verbo | Traduko |
---|---|---|---|---|
substantivo | het | kapo; ĉefa | hetim | malami; malestimi // kapumi (piedpilkon) |
adjektivo | holi | sankta | holim | teni |
substantivo | kari // kar | kareo // aŭto | karim | alteni; naski; porti |
adjektivo | kol | malvarma | kolim | voki |
Post pronomoj por la 3a persono en la singularo, ĉiuj personoj en pluralo kaj post substantivoj kiel subjekto devas stari la partiklo i. En la unua kaj dua personoj de la singularo ĝi estas neniam uzata. En la angla lingvo ĝi nomiĝas predicate marker.
Post la sekvaj vortoj la partiklo i povas ellasiĝi: mipela, yupela, ken, laik. La partiklo staras antaŭ la partiklo no, kiu markas la negacion.
Kelkfoje la partiklo i tradukiĝas kiel formo de la verbo "esti" .
Sen partiklo i | Traduko | Kun partiklo i | Traduko |
---|---|---|---|
Pozitivaj frazoj | |||
Mi kam. // Yu kam. | Mi venas. // Vi (ci) venas. | Em i kam. | Li/Ŝi venas. |
Mi kaikai. // Yu kaikai. | Mi manĝas. // Vi (ci) manĝas. | Ol i kaikai. | Ili manĝas. |
Mi wok. // Yu wok. | Mi laboras. // Vi laboras. | Tom i wok. | Tom laboras. |
Mipela go. // Yupela go. | Ni iras. // Vi iras. | Mipela i go. // Yupela i go. | Ni iras. // Vi iras. |
Sip i longpela. | (la) ŝipo estas longa. | ||
Negativaj frazoj | |||
Mi no kam. // Yu no kam. | Mi ne venas. // Vi ne venas. | Em i no kam. | Li/Ŝi ne venas. |
Mi no kaikai. // Yu no kaikai. | Mi ne manĝas. // Vi ne manĝas. | Ol i no kaikai. | Ili ne manĝas. |
Mi no wok. // Yu no wok. | Mi ne laboras. // Vi ne laboras. | Tom i no wok. | Tom ne laboras. |
Mipela no go. // Yupela no go. | Ni ne iras. // Vi ne iras. | Mipela i no go. // Yupela i no go. | Ni ne iras. // Vi ne iras. |
Sip i no longpela. | La ŝipo ne estas longa. |
Ĉar konjugacio mankas, por tempoj estas uzataj partikloj. La pozicio de la partiklo i dependas de la uzata partiklo por la tempo. Ĝi staras do antaŭ bin, sed post bai.
Tempo | Partiklo | Ekzemplo | Traduko |
---|---|---|---|
preterito | bin | Mi bin go. | Mi iris. |
Em i bin slip. | Li/Ŝi dormis. | ||
perfekto | pinis | Mi go pinis. | Mi venis. |
Ol i slip pinis. | Ili dormis. | ||
futuro | bai | Mi bai go. | Mi venos. |
Man bai i wok tumora. | (la) viro morgaŭ laboros. |
Bai (aŭ la longa varianto baimbai) ofte eĉ staras antaŭ la subjekto, kiel ekz.
Por la progresa formo de prezenco ekzistas kvar eblecoj:[2]
Eĉ eblas kombinoj, kiel ekzemple el i stap kaj nau.
La postmetita i stap povas esti kombinata kun esprimoj de la estinteco.[2]
Tokpisino havas kelkajn modalajn verbojn.
Verbo | Senco | Etimologio | Ekzemplo | Traduko |
---|---|---|---|---|
laik[1][3] | ŝati | angle like | Man i laik wok. | (la) viro ŝatas labori. |
save[1][4] | kutimo | portugale saber | Wokboi i save wok long fonde. | (la) laboristo kutime laboras ĵaŭde. |
ken[3] | rajti | angle can[1] | Meri i ken wok. | (la) virino rajtas labori. |
mas[1][3] | devi | angle must | Em i mas wok. | Li/Ŝi devas labori. |
inap1[5] | povas | angle enough[1] | Jon inap wok. | Jon povas labori. |
1 Staras eble pro fonologiaj formoj (i + inap > inap) sen la partiklo i. Sed ĉe negacio la partiklo i estas uzata.[1]
Ekzistas tri eblecoj traduki la verbon esti en tokpisinon.
Kelkaj adverbaj afiksoj povas esti uzataj, por krei pliajn verbojn.[6]
Kelkaj verboj kun la sufikso -ap, -aut aŭ -ewe povas ankaŭ havi la sufikson -im.[7]
Kelkaj verboj enhavas la sufikson -im dufoje.
La majoritato de verboj kun tia sufikso nur unufoje uzas la finaĵon -im.
Tokpisino havas tri personojn, kiuj ne distingas genrojn.
Gramatika apartaĵo de tokpisino estas du formoj ĉe la personaj pronomoj de la 1-a persono en dualo kaj pluralo, nome ekskluziva kaj inkluziva formoj.
Paradigmo varias depende de surlokaj lingvoj; dualo estas kutima, trialo ja malpli. Plej granda inventaro de pronomoj de tokpisino estas:[8][9]
Singularo | Dualo | Trialo | Pluralo | |
---|---|---|---|---|
1-a ekskluziva | mi (mi) | mitupela (li/ŝi kaj mi) | mitripela (ambaŭ kaj mi) | mipela (ili kaj mi) |
1-a inkluziva | - | yumitupela (vi/ci kaj mi) | yumitripela (ni ambaŭ kaj mi) | yumipela / yumi (vi (ĉiuj) kaj mi) |
2-a | yu (ci) | yutupela (vi ambaŭ) | yutripela (vi tri) | yupela (vi kvar aŭ pli) |
3-a | em (li/ŝi) | tupela (ili ambaŭ) | tripela (ili tri) | ol (ili kvar aŭ pli) |
La posesivaj pronomoj estas esprimataj per la antaŭtmetita vorto bilong laŭ la sekva maniero:[8][10]
Kiel demonstrativaj pronomoj estas uzataj la sekvaj vortoj, se temas pri proksimeco:
Ĉe malproksimeco estas uzata:
Se la distanco malgravas, estas uzata:
En la pluralo ja estas uzataj la sekvaj formoj:
Krome ekzistas la jenaj pronomoj:
Vera refleksiva pronomo ne ekzistas. Anstataŭ tio estas uzata yet post la persona pronomo.[1][17]
Ĉe kelkaj verboj estas uzata la duobligo de la verbo.
En kelkaj regionoj estas uzata bilong kun persona pronomo.[17]
En Tokpisino estas diversaj eblecoj traduki "unu la alian/al la alia" ktp.
Unu varianto estas la duobligo de la verbo.[18]
Dua varianto estas la kombino de la personaj pronomoj kun la vorto "yet".[14]
Ekz. mitupela i lukim mitupela yet "ni ambaŭ vidas unu la alian"
En Tokpisino estas nur kelkaj demandaj vortoj, el kiuj kelkaj estas pronomoj, kelkaj adjektivoj aŭ adverboj.
Substantivoj ne havas kazojn nek genrojn. Por la pluralo staras la vorto ol antaŭe, se tie ne staras numeralo.
Singularo | Traduko | Pluralo | Traduko |
---|---|---|---|
Mi lukim dok. | Mi vidas hundon. | Mi lukim ol dok. // Mi lukim foapela dok. | Mi vidas hundojn. // Mi vidas kvar hundojn. |
Wanpela meri | Unu virino | Tupela meri | Du virinoj |
Se vi volas distingi substantivon laŭ sekso, vi povas uzi por la vira estaĵo la vorton man kaj por inaj estaĵoj la vorton meri. Ambaŭ vortoj ĉiam sekvas kaj formas nominalan frazon.
Ekzistas du specoj de kunmetataj substantivoj.
Laŭ Mihalic tio ne estas veraj kunmetaĵoj, sed nominalaj frazoj.
Substantivo | Laŭvorte | Laŭsence | |
---|---|---|---|
skin diwai | haŭto/ŝelo | arbo | arboŝelo |
masta kot | sinjoro | juro | advokato |
kot ren | mantelo | pluvo | pluvomantelo |
bokis diwai[1] | kesto | ligno | lignokesto |
dua ain[1] | pordo | fero | feropordo |
haus kapa[1] | domo | lado | domo kun lada tegmento |
mit sol[1] | viando | salo | salita viando |
rum slip | ĉambro | dormi/dorm(ad)o | dormejo, dormĉambro |
haus lotu | domo | religio; preĝi | preĝejo |
haus pepa | domo | papero; dokumento | oficejo |
Laŭ Mihalic nur tio estas veraj kunmetaĵoj. La dua parto tiam estas substantivo, dum ke la unua povas aparteni al diversaj vortospecoj.
Substantivo | Laŭvorte | Unua parto | Laŭsence | |
---|---|---|---|---|
sikman | malsana | viro | adjektivo | malsanulo; paciento |
skulboi | lernejo | knabo | substantivo | lernanto |
skulrum | lernejo | ĉambro | substantivo | lerneja ĉambro |
wokboi | laboro, labori | knabo | substantivo, verbo | laboristo |
Kelkfoje la rezultanta vorto eĉ ne plu estas substantivo.
Substantivo | Laŭvorte | Unua parto | Laŭsence | |
---|---|---|---|---|
kwiktaim | rapida | tempo | adjektivo | baldaŭ |
Adjektivoj ofte havas la sufikson -pela (el la angla "fellow"), kiam ili modifas substantivojn; escepto estas liklik "malgranda". Liklik estas ankaŭ uzebla kiel adverbo kun la senco "iom", kiel ekz. dispela bikpela liklik ston, "ĉi tiu iom granda ŝtono".
Adjektivoj kun unusilaba radiko, kiel ekz. gut, bik, nais, grandparte aperas kun la finaĵo -pela kaj staras antaŭ la substantivo, kiun ili priskribu.[19]
Se ili estas uzataj predikate, eblas formoj kun aŭ sen la sufikso -pela.[19]
Nur kelkaj neregulaj unusilabaj adjektivoj estas uzataj sen la finaĵo -pela. Dek el ili estas tradukataj per participoj de pasinteco, dum ke 17 estas kutimaj adjektivoj. Se ili estas uzataj atribute, ili sekvas la rilatan substantivon.[20]
Adjektivoj kun plursilaba radiko, kiel ekz. nogut "malbona", redi "preta" ĉiam aperas sen la finaĵo -pela kaj kutime staras post la substantivo, kiun ili priskribu.[21]
Nur kelkaj adjektivoj, kiel ekzemple liklik "malgranda" staras antaŭ la substantivo.[21]
Por la komparacio estas uzataj la vortoj moa (por komparativo) kaj long ol (por superlativo), kiuj sekvas la adjektivon.
Sed ekzistas du esceptoj, nome la vortoj planti "multaj" kaj hanggre "malsata", kiuj uzas por la superlativo la vorton tumas (ĝi alie signifas "tre", kiel ekz. liklik tumas "tre malgranda").
Por la komparo estas uzata la vorto olsem.
Adverboj estas distingataj de la adjektivoj per tio, ke la finaĵo -pela mankas. Krome ili staras post la verbo.
Ekzistas nur du veraj prepozicioj: bilong (el "belong"), kiu signifas "de" aŭ "por" (do parenceco, posedo, proprieto), kaj long, kiu signifas ĉion restantan. Kelkaj frazoj estas uzataj kiel prepozicioj, kiel ekz. long namel (bilong), "meze de".
Ekzemplo | Esperanto-prepozicio | Traduko |
---|---|---|
i siutim long spia | kun, per | pafi per sago |
i go long rot | sur; laŭ | iri sur strato; iri laŭ strato |
i stap long tebol | sur | esti sur tablo |
i kam long Siamani | el | veni el Germanio |
Ili povas ankaŭ esti kombinata kun substantivoj.[1]
Ekzemplo | Traduko | Kompleksa prepozicio | Traduko |
---|---|---|---|
aninit long taunam | sub reto kontraŭ moskitoj, sub moskita reto | aninit long | sub |
antap long paia | super fajro | antap long | super |
gaden arere long haus | agro/kampo apud domo | arere long | apud; laŭ (direkte)[13] |
arere long rot | apud strato | ||
ausait long penalti eria | ekster sesdekmetra punejo | autsait long | ekster |
rum baksait long bikpela laplap | spaco malantaŭ kurteno | baksait long | malantaŭ |
bihain long | malantaŭ; post | ||
i stap insait long haus | esti ene de domo, esti en domo | insait long | ene de, en |
graun insait long mak | areo ene de palisaro | ||
bus klostu long nambis | arbaro proksime al (mar)bordo | klostu long | proksime al; laŭ (direkte)[13] |
banis namel long tupela rum | muroj inter du ĉambroj | namel long | inter; meze de |
namel long gaden | meze de ĝardeno | ||
namel long 6 mun na 12 mun | inter ses kaj dek du monatoj | ||
paslain long bal i kamap | antaŭ venanta pilko, antaŭ pilko, kiu venas | paslain long | antaŭ |
raun long haus sel | ĉirkaŭ tendo | raun long | ĉirkaŭ |
Ekzemplo | Esperanto-prepozicio | Traduko |
---|---|---|
Brata bilong mi i lukim bilong kaikai. | -1 ; por | Mia frato serĉas manĝon. |
Em i brata bilong mi. | -1 | Li estas mia frato. |
Ĝi ankaŭ povas havi funkcion de unu el la konjunkcioj "por (ke)"; "ĉar". | ||
Em i kam bilong lukim yupela. | por (ke) | Li/Ŝi venas, por vidi vin. |
Liklik pikinini i krai bilong no gat kaikai. | ĉar | Malgranda infano krias, ĉar ĝi ne havas manĝon. |
1 Tio estas ekvivalento de la esperanta posesiva pronomo.
Ekzistas la konjunkcioj na "kaj", o "aŭ", sapos "se" kaj tasol "sed; nur; se".
Se ĝi staras je la komenco de la frazo, ĝi signifas "sed; se", dum ke je la fino de frazo aŭ post iu ajn vorto tasol signifas "nur".
Komparu ankaŭ
Tokpisino havas numeralojn el la angla lingvo, sed ofte uzas la finaĵon -pela.
Cifro | Tokpisino | Ekzemplo | Traduko | 11-20 | 11-20 el la angla | 10-100 | 10-100 el la angla |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | wan, wanpela | wanpela pikinini | unu infano | wanpela ten wan | ileven | wanpela ten | |
2 | tu, tupela | tupela buk | du libroj | wanpela ten tu | twelve, twelpela | tupela ten | twenti, twentipela |
3 | tri, tripela | tripela meri | tri virinoj | wanpela ten tri | tetin, tetinpela | tripela ten | teti |
4 | foa, fopela | fopela pusi | kvar katoj | wanpela ten foa | fotin | fopela ten | foti |
5 | faiv, faivpela | faivpela dok | kvin hundoj | wanpela ten faiv | fiftin | faivpela ten | fifti |
6 | sikis, sikispela | sikispela fail | ses dosieroj | wanpela ten sikis | sikistin | sikispela ten | sikisti |
7 | seven, sevenpela | sevenpela de | sep tagoj | wanpela ten seven | seventin | sevenpela ten | seventi |
8 | et, etpela | etpela man | ok viroj | wanpela ten et | etin | etpela ten | eti |
9 | nain, nainpela | nainpela diwai | naŭ arboj | wanpela ten nain | naintin | nainpela ten | nainti |
10 | ten, tenpela | tenpela yia | dek jaroj | tupela ten | twenti, twentipela | wan handet |
Pliaj numeraloj estas: tausen "mil" (ekz. tu tausen "du mil", tu tausen wanpela ten wan "2011") kaj milien "miliono" (ekz. tu milien "du milionoj").[14][22]
Duobligo estas tre kutima en tokpisino, dum ke ĝi povas havi malsamajn funkciojn. Laŭ Nose, Masahiko ĝi nur malofte indikas pluralon kaj variecon.[23] Diversaj verboj povas duobliĝi por esprimi ripeton, daŭrigon aŭ ion similan, sed ne ĉiuj.[23]
Unusilaba vorto | Senco | Etimo | Dusilaba vorto | Senco |
---|---|---|---|---|
montras pluralon | ||||
kain[23] | speco | angle kind | kainkain[23] | diversaj specoj de |
wil[23] | rado | angle wheel | wil-wil[23] | biciklo |
varieco | ||||
kala[23] | koloro | angle color | kala-kala[23] | multekolora, bunta" |
mak[23] | signo, marko | angle mark | mak-mak[23] | bunta |
intensivo aŭ iterativo (Nose, Masahiko nomas tion angle repetitive and continuous aspect[23]) | ||||
danis[23] | danci | angle dance | danis-danis[23] | daŭrigi dancadon |
luk | rigardi | angle look | lukluk | rigardi, vidi |
oltaim[23] | ĉiam | angle all the time | oltaim-oltaim[23] | ĉiam, eterne; permanente |
paitim[23] | bati | angle fight | pait-paitim[23] | batadi |
tok | mesaĝo, vorto; rakonti, diri, paroli | angle talk | toktok | diskuto, lingvo |
hazardeco kaj reciprokeco | ||||
hait[23] | kaŝi | angle hide | hait-hait[23] | kaŝi je diversaj lokoj |
pilai[23] | ludi | angle play | pilai-pilai[23] | ludadi |
was[23] | lavi | angle wash | waswas[23] | lavi sin |
Unusilaba vorto | Senco | Etimo | Dusilaba vorto | Senco | Etimo |
---|---|---|---|---|---|
kus | tuso; malvarmumo; muko | angle | kuskus | sekretario, sekretariino // arba kanguruo |
malaje kuskus |
lap | rido; ridi | angle laugh | laplap | materialo por vestaĵo | |
lik | liko; liki | angle leak | liklik | malgranda; iom | aŭstronezie ikilik |
mat | mato | angle mat | matmat | tombo | aŭstronezie |
pis | fiŝo | angle fish | pispis | pisi | angle piss |
sip | ŝipo | angle ship | sipsip | ŝafo | angle sheep |
Kelkaj el ĉi tiuj trajtoj devenas el komunaj gramatikaj normoj de la Aŭstroneziaj lingvoj - kvankam plej ofte en simpligita formo. Aliaj trajtoj, kiel ekz. la vortordo, estas pli similaj al la angla lingvo.
La vortotrezoro enhavas vortojn de malsama deveno, nome ĉirkaŭ 85 % el la angla, kaj la resto el melaneziaj lingvoj, la malaja, la portugala kaj la germana lingvoj.
Vorto | Senco | Etimo | Komento |
---|---|---|---|
El la angla | |||
ai | okulo | eye | Diference al la angla havas ankaŭ pliajn signifojn. |
ain | fero, ŝtalo | iron | |
ainim | gladi | + sufikso -im | |
ais | glacio | ice | |
bagarapim | dolori; neniigi, detrui" | bugger up + him | |
bata | butero | butter | |
bruk | rompi; rompiĝi | broken | |
kisim | ricevi; preni; alpreni | catch him | |
meri | virino | Mary (ofta virina nomo) | |
mi | mi | me | |
sapos | se | suppose | |
yu | vi | you | Diference al la angla ĝi estas uzata nur en la singularo. |
El malaja lingvo | |||
binatang | insekto; viruso | binatang 'Tier, Vieh'[24][25] | El la malaja |
sayor | vegetaĵo | sayur[24] | |
susu | lakto; mamo | susu[24] | |
El melaneziaj lingvoj | |||
balus | kolombo; aviadilo | balus 'airplane'[26](flugmaŝino), balu 'pigeon'[27] (kolombo) |
El Tolai |
bung | kunveno; merkato; kunveni | bung 'market'[26] (merkato) | |
diwai | arbo; ligno | davai 'wood, tree'[26] (ligno, arbo) | |
kiau[28] | ovo; bulbo; testiko | kiau 'egg'[26] (ovo) | |
kumul[28] | paradiza birdo | kumul 'bird of paradise'[29] (paradiza birdo) | |
lapun[28] | maljuna; aĝa | ||
liklik | malgranda; iom | ikilik 'little'[26] (malgranda) | |
palai[28] | lacerto | ||
dinau | ŝuldo; lupreni monon | dinau 'debt'[30] (ŝuldo) | El la fiĝia |
El la germana | |||
bang | benko | Bank | |
beten[28][29] | preĝi | beten | |
binen | abelo | Bienen | Apud bi |
bogen | arko | Bogen | |
boksen | boksi; batali per pugnoj | boxen | |
bros[28][29] | brusto | Brust | |
gip | veneno | Gift | |
gumi[28][29] | gumo; guma bendo; skrapgumo; ... | Gummi | |
raus[28][29] | foriri | raus | |
rausim | forigi; ellasi[31]" | + sufikso -im | |
supka | unurada puŝĉaro | Schubkarre(n) | |
El la portugala | |||
pikinini[28][29] | bebo; infano, filo, filino; ido; semo | pequeninho "tre malgranda" | |
save[28][29] | koni; povi; scii; senti; kono, scio | saber |
Multaj vortoj estas formataj per kunmetado, ĉe kio kelkaj vortoj ĉefe nur aperas en kunmetaĵoj. Ĉe tio ekzistas diversaj variantoj, nome la jenaj: kune kaj dise skribataj kunmetaĵoj.
Laŭ Krifka tio estas kunmetaĵoj kun modifikatoroj (germane Kompositionen mit Modifikatoren)[1], dum ke Mihalic nomas tion kunmetaĵoj (angle Compounding).
Tokpisino ofte uzas kunmetojn de diversaj vortoj, dum ke la angla uzas apartajn radikojn. La ĉitieaj tabeloj enhavas formojn kun kaj sen la vorto "bilong". Laŭ Krifka la varianto sen "bilong" estas kunmetaĵo kun nomenoj (germane Kompositionen mit Nomina)[1], dum ke Mihalic nomas tion nominalaj frazoj (angle noun phrases).
Tokpisina | Angla | Esperanto |
---|---|---|
bel | stomach; pregnancy; heart (emotions) | stomako; ventro; gravedeco; koro (emocioj)" |
belhat, bel i hat | angry; impatient | ĉagrena, kolera; malpacienca |
bel hevi, bel i hevi | sad, worried | malgaja |
bel isi, bel i isi | calm | trankvila |
bel kirap, bel i kirap | aroused, excited | ekscitita |
bel kol, bel i kol | at ease, reconciled | (inter)konsoliĝinta |
bel kros, bel i kros | angry | ĉagrena, kolera |
bel pas, bel i pas | sad | malgaja |
haus | house | dom |
haus ais | walk-in freezer | industria fridujo, friduja ĉambro, glaciĉambro |
haus balus | hangar | hangaro |
haus buk | library | biblioteko |
haus kar | garage | garaĝo |
haus skul | school building | lerneja konstruaĵo |
ples | place | loko; placo |
ples pilai | playground | ludejo |
ples singsing | dancing ground | dancejo |
Tokpisina | Angla | Esperanto |
---|---|---|
gras | grass | herbo, ... |
gras bilong fes | beard | barbo |
gras bilong het | hair | hararo (sur la kapo) |
gras bilong pisin | feather | pulmaro |
gras antap long ai | eyebrow | brovo |
gras nogut | weed | trudherbo |
bilum | net bag | retsako |
bilum bilong pikinini | placenta, uterus | placento, utero |
Krome eblas priskribaj variantoj:
Tokpisino havas nur malmulte da afiksoj, kiuj eĉ nur estas sufiksoj[28].
Ĉe kelkaj vortoj la ortografio povas varii depende de la dialekto aŭ fonto.
Diference al la anglalingvaj etimoj vortoj ofte havas malsamajn resp. aldonajn sencojn.
Vorto | Angla etimo | Senco laŭ la angla lingvo | Aldonaj sencoj |
---|---|---|---|
antap | on top | supre | supren; surfaco; pli forta, pli bona, pli prudenta |
gras[32][33] | grass | herbo | har(ar)o[33]; plumo[33] |
karim | carry (+ him) | porti | naski |
inap | enough | sufiĉe | kapabla |
laik | like | deziro, deziri; volo, voli; ŝato, ŝati[34] | esti -onta |
sapim | sharpen (+him) | akrigi | skulpti |
Ĉar Tokpisino havas malpli da sonoj ol la angla lingvo, ofte ekzistas homonimoj, kiuj havas malsamajn etimojn.
Vorto | Senco | Etimo |
---|---|---|
bek | poŝo, teko; sako | angle bag |
reen | angle back | |
bekim | pago; redoni; respondi | angle back + him |
baki | angle bake + him | |
bin | fazelo; fabo | angle bean |
-is | angle been | |
hat | malmola | angle hard |
koro | angle heart | |
ĉapelo; ĉapo | angle hat | |
varmega, varma | angle hot | |
sel | ŝelo; ... | angle shell |
velo; veli | angle sail; to sail | |
ĉelo (biologio) | angle cell |
Ofte estas uzataj aldonaj elementoj aŭ alternativaj formoj, por eviti homonimojn.
Sed ankaŭ reduplikacio povas esti uzata por tio.
Kiel ekz. el la anglaj vortoj ship kaj sheep estiĝis la vortoj sip „ŝipo“ kaj sipsip „ŝafo“.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.