komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Toffen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Toffen (stacidomo). |
Toffen | |
---|---|
Blazono de Toffen | |
Toffen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Seftigen |
Geografia situo | CH1903: 604099 / 189747 (mapo)46.858847.49239 |
Nombro de loĝantoj | 2450 |
Areo | 4,90 km² |
Alteco | 527 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3125 |
Komunumkodo | 0884 |
Mapo de Toffen | |
Toffen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta flanko de la montoĉeno Längenberg kaj okcidente de la rivero Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Toffen, Breitloon (en sudokcidento sur alteco de 600 m s.m. ĉe la deklivo de Längenberg) kaj Heitere (oriente de Gürbe), kaj diversaj izolitajn biengrupoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,90 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 62,4% servas por agrikulturo kaj 16,9% por setlado. [1]
La komunumo Toffen limas en nordoriento al la urbo kaj komunumo Belp, en sudoriento al Gelterfingen, en sudo al Kaufdorf, en sudokcidento al Rüeggisberg, en okcidento al Niedermuhlern, kaj en nordokcidento al Wald.
Tra Toffen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Steffisburg. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg. De la stacidomo de Toffen krome kondukas poŝtaŭtolinio al Riggisberg. La internacia flughaveno Berno-Belp situas en distanco de 5 kilometroj norde de la komunumo.
La ĉefa vidindaĵo de Toffen estas la Kastelo de Toffen, kiu estis de mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la sidejo de malalta tribunualo sub la alta jurisdikcio de la kampartribunalo de Seftigen.
La unua dokumenta mencio de Toffen datiĝas el la jaro 1148 kiel Toffen. En Toffen estis trovitaj tombejo el la bronzepoko kun armiloj kaj restaĵoj de romia bieno. Dum mezepoko la kastelo de Toffen estis la centro de berna feŭdosenjoreco interne de la kampara tribunalo de Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.