![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/36/E_and_T.jpg/640px-E_and_T.jpg&w=640&q=50)
Titono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Titono (el la antikva greka lingvo Τιθωνός, «partnero de la reĝino de la tago»[1]) estis troja princo, filo de Reĝo Laomedono[2] kaj de akvonimfo nomiĝinta Strimo[3]. Aliaj versioj konsideras lin frato, anstataŭ filo, de Laomedono[4], kaj la nomo de lia patrino ankaŭ varias en kelkaj rakontoj, laŭ kiuj ŝi nomiĝis Leŭkipo aŭ Placio. Bildigoj de Titono sur vazaj pentraĵoj de la 5-a jarcento a.K. prezentas lin kiel rapsodo portanta liron. Li estis klare priskribita en la Homera himno al Apolono[5].
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Tithonos_Eos_Louvre_G438_detail.jpg/640px-Tithonos_Eos_Louvre_G438_detail.jpg)
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...
Titono | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Laomedono |
Gefratoj | Priamo • Aethilla |
Edzo/Edzino | Eoso |
Infanoj | Phaethon • Memnono • Emathion • Ellops |
Fermi
La troja asteroido 6998 Titono ricevis sian nomon honore al ĉi tiu rolulo.