Atiko
historia regiono de Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Atiko (greke Αττική, Attiki) estas la nomo de antikva pejzaĝo kaj ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis moderna administra regiono ("periferio" nome Atiko (regiono)) de la ŝtato Grekio, kiu samtempe estis provinco ("prefektujo", nomos) de Grekio. Ekde 2011 la teritorio apartenas al la administra regiono Meza Grekio.
Rapidaj faktoj Administra regiono, Περιφέρεια Αττικής ...
| ||||
---|---|---|---|---|
Atiko | ||||
Περιφέρεια Αττικής | ||||
historia regiono • duoninsulo | ||||
Bazaj informoj | ||||
ŝtato: | Grekio | |||
areo: | 3.808 km² | |||
nombro de loĝantoj: | 3.761.810 (2001) | |||
loĝdenso: | 987,87 loĝantoj po km² | |||
administra centro: | Ateno | |||
provincoj (νομοί): | 1 (Atiko) | |||
kodo laŭ normo ISO: | GR-I | |||
kodo laŭ normo NUTS: | GR3 | |||
retpaĝo: | www.attiki.gov.gr | |||
Fermi
Dum la epoko de antikva Grekio Atiko estis la ĉirkaŭaĵo de la urboŝtato (poliso) Ateno, kun sanktejo de la diino Atena sur la Akropolo kaj templo de la dio Pozidono ĉe la kabo Sunion en la sudoriento de la pejzaĝo. Ankaŭ hodiaŭ Ateno estas la ĉefa loĝloko kaj la administra centro de la regiono.