Thornton Wilder
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thornton WILDER (naskiĝis la 17-an de aprilo, 1897, mortis la 7-an de decembro 1975) estis usona verkisto.
Wilder naskiĝis en Madison, Viskonsino. Parton de sia junaĝo li pasigis en Honkongo kaj Ŝanhajo, kie lia patro estis ĝenerala konsulo. Ekde 1915 li studis arkeologion kaj francan lingvon en la Yale kaj Romo, ekde 1921 li laboris kiel instruisto, de 1928 ĝis 1930 li vojaĝis tra Eŭropo. Reveninte al Usono li fariĝis docento kaj ekde 1936 li okupis profesoran postenon en la universitato de Ĉikago.
Centra temo en lia verkaro estas filozofiaj kaj religiaj problemoj. Trifoje li gajnis la renoman Premion Pulitzer: en 1928, 1938 kaj 1943, kaj en 1957 li en Germanio estis honorata per la Friedenspreis des Deutschen Buchhandels. Pluraj verkoj estas filmigitaj.
Thornton Wilder mortis en Hamden, Konetikuto.