From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas MÜNTZER (ankaŭ Münzer, Monczer; latine: Thomas Monetarius, esperantigita Tomaso Muncero), naskiĝis ĉirkaŭ 1489 en Stolberg, mortis (ekzekutita) la 27-an de majo 1525 en Mühlhausen, estis germana teologo, reformanto kaj revoluciulo.
Thomas Müntzer | ||
---|---|---|
Portreto de la teologo kaj reformanto/ribelulo sur gravuraĵo de C. Van Ŝeĥem (18-a jc.) | ||
Persona informo | ||
Thomas Müntzer | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1489 en Stolberg | |
Morto | 27-an de majo 1525 en Mühlhausen | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Religio | kristana mistikismo vd | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Alma Mater Viadrina (1512–) Universitato de Lepsiko (1506–) vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Ottilie Müntzer (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | pastro Protestanta reformisto teologo revoluciulo kantotekstisto vd | |
Aktiva en | Frankfurto ĉe Odro vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q2107480 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
De 1506 ĝis 1512 li studis teologion en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Odro. Post 1514 li estis pastro ĉe diversaj komunumoj de Braunschweig, en Frose apud Aschersleben kaj en 1520 en Zwickau. Tie ĉi li konatiĝis kun Nikolaus Storch, kiu kune kun aliaj profetoj de Zwickau unuiĝis por protesti pri nejusta riĉeco de multaj nobeloj kaj kelkaj religiuloj. Müntzer ege simpatiis kun tiuj ĉi movadanoj, kiuj firme kredis je justigo de la socio en baldaŭa estonteco (la t.n. Jarmilismo).
Pro kvereloj kun la superuloj li forlasis en 1512 la urbon kaj faris misiajn vojaĝojn en Bohemion kaj al Prago. Samloke li verkis sian Manifeston de Prago, skizante la fundamentojn de sia teologio. En 1523 li ricevis la mandaton pri pastora servo en Allstedt, kie li verkis la unuan germanlingvan diservo-ordon. Lia celo estis integrigi pli multe la fidelulojn en la diserva celebro.
Grafo Ernst la 1-a de Mansfeld malpermesis al la subuloj la partoprenon en la Müntzer-diservoj. La kverelo estis decidita de la plej supra eklezia suvereno en la lando, la princo-elektisto Johano la Konstanta, antaŭ kiu Müntzer la 13-an de julio 1524 estis predikinta per imponaj vortoj (la t.n. Fürstenpredigt). Denove li propagandis por la tezo, ke antaŭ la fino de la mondo farotas justeco por ĉiuj individuoj.
Li estis grava ano de spiritualismo. De granda graveco estis por li krome la strebado al mistika ekkono de Dio fare de la unuopuloj kaj - kiel ĉe Lutero - la rolo de la Biblio: ĝi pli gravu ol ĉiu ajn eklezia dokumento (= principo de sola scriptura).
Pro la totala izoliĝo volita de la urba konsilantaro li devis rifuĝi al Mühlhausen kaj poste al Nürnberg. Per sia pamfleto Hochverursachte Schutzrede und Antwort wider das geistlose und sanftlebende Fleisch zu Wittenberg (1524) li atakis Martin Luther kaj postulis la aplikon de forto por realigi la venkon fina pri pli justa socio.
En 1525 li revenis al Mühlhausen kaj subtenis la Kamparanajn ribelojn, formante taĉmenton rapidan. Danke al unuiĝo de pluraj princoj (protestantaj kaj katolikaj) la ribelo de ĉirkaŭ 8.000 kamparanoj frakasitis. Müntzer, kiu gvidis unu trupon, estis arestita, turmentita kaj ekzekutita publike.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.