Therese von Sachsen-Hildburghausen
Bavara reĝino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Therese Charlotte Luise Friederike Amalie von Sachsen-Hildburghausen, ankaŭ Therese von Bayern "Therese de Bavario" (naskiĝis la 8-an de julio 1792 en Seidingstadt; mortis la 26-an de oktobro 1854 en Munkeno) estis princino de Saksio-Hildburghausen kaj per sia geedziĝo kun Ludoviko la 1-a ekde 1825 reĝino de Bavario.
Therese geedziĝis en 1810 kun la bavaria kronprinco Ludoviko. Ilia geedziĝo estis la komenco de la munkena Oktobrofesto, kiu estas celebrata en jara ritmo ankoraŭ nun. La festejo "Theresienwiese" ricevis sian nomon laŭ ŝi, kiel ankaŭ pluraj aliaj stratoj kaj placoj en Bavario.
Therese estis luterana kiel sia hejmlando Saksio-Hildburghausen. Malgraŭ la reprezalioj kontraŭ la protestanta eklezio dum la ultramontanismo en ŝia nova hejmlando, ŝi restis fidela al sia luterana kredo.
Therese estis tre populara inter la bavara loĝantaro, kaj ricevis multan simpation, interalie dum la amaferoj de ŝia edzo kun la fifama dancistino Lola Montez.
- Therese von Sachsen-Hildburghausen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Therese von Sachsen-Hildburghausen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri biografio kaj Bavario. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |