From Wikipedia, the free encyclopedia
Princo Luitpold de Bavario (naskiĝis la 12-an de marto 1821 en Würzburg, mortis la 12-an de decembro 1912 en Munkeno) estis Princo-regento de Bavario, unue dum tri tagoj por sia nevo reĝo Ludoviko la 2-a, dum la postaj 26 jaroj por ties pli juna frato, la mense malsana Otto.
Luitpold estis relative pasiva politike. Lia regado, ofte nomata „die Prinzregentenzeit“, estis erao kiam memstaraj bavariaj interesoj malpli graviĝis, kaj la lando pli kaj pli integriĝis en Germanion.
Pri li memorigas multo en Munkeno, interalie strato Prinzregentenstraße, teatro Prinzregententheater, kaj eĉ torto Prinzregententorte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.