From Wikipedia, the free encyclopedia
Ultramontanismo estas orientiĝo favora al la papa supereco spirita kaj jurisdikcia super la politika povo (en religiaj aferoj kaj aparte en la nomumo de la episkopoj), opone al galikanismo. Tiu vorto devenas de la itala Ultramonte kiu signifas transmonta, do aliflanke de la Alpoj, en Italio. Tio estas orientiĝo precipe franca. Naskita en la 16-a jarcento inter la katolikoj de la katolika Ligo dum la religiaj militoj, tiu orientiĝo reaperis en la 17-a jarcento fronte al la nekatolikaj aliancoj de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jarcento, ultramontanismo intermiksiĝas kun la batalo kontraŭ la parlamenta kaj anglikana jansenismo. Ĝi do estas subtenata precipe de la Jezuitoj.
Fronte al la progreso de la politikaj reĝimoj pli kaj pli apartaj de religio, kaj post la religia traŭmatismo, kius estis la franca Revolucio, ultramontanismo trudiĝis en la 19-a jarcento en la francaj kolektivaj pensmanieroj.
Samtempe, la legado kaj la skribado forte disvastiĝis en ĉiuj klasoj de la socio, estigante multajn kontestojn en deziro de individua emancipiĝo.
Ekde la 1850-jaroj , Eŭropo kaj Usono estas trafitaj de la intelekta revolucio : estas plena disvolviĝo de alfabetizado. En la 18-a jc, publiko el legantoj kreiĝis, kaj pro tio estis kreita cenzuro de verkoj. La baza deviga kaj senpaga lernejo estas en la konstitucio ekde 1848 kaj la alfabetizita popolo kreskas de 30% en 1830 ĝis 90% en 1850. En Francio, la situacio malrapide pliboniĝas kun abrupta akcelo inter 1865 kaj 1900. De tio rezultas ke la lernejo estos la fokuso de la konflikto inter la du Francioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.