From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Theodor KÖRNER (naskiĝis la 23-an de septembro 1791 en Dresdeno, mortis la 26-an de aŭgusto 1813 ĉe Gadebusch, Meklenburgo, Germanio) estis germana poeto. Lia patro estis la juristo Christian Gottfried Körner, amiko de Friedrich von Schiller.
Theodor Körner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carl Theodor Körner | |||||
Naskiĝo | 23-an de septembro 1791 en Dresdeno, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 26-an de aŭgusto 1813 (21-jaraĝa) en Rosenow, Duchy of Mecklenburg-Schwerin, Rejna Federacio | ||||
Mortis pro | Morto dum batalo vd | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Wöbbelin vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | ||||
Alma mater | Technische Universität Bergakademie Freiberg (1808–) Kruclernejo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Christian Gottfried Körner vd | ||||
Patrino | Anna Maria Jacobine Körner (en) vd | ||||
Gefratoj | Emma Körner (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Freiberg • Leipzig vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Körner havis sukceson precipe kiel dramverkisto. Lia entuziasma engaĝiĝo en la patriliberiga batalo kontraŭ Napoleono la 1-a faris lin siatempe tre populara poeto.
Körner pasigis la junulajn jarojn en ĉirkaŭaĵo tre favora por la spirita kaj klera evoluoj. Inter 1808 kaj 1810 li frekventis la Teknikan lernejon de Freiberg (kiun tiam estris Abraham Gottlob Werner) antaŭ ol studi jursciencon en Lepsiko. Altlerneje al li malpermesitis en 1811 daŭra studenteco pro politika engaĝiĝo. Li do iris Berlinon kie li ŝanĝis la fakultatojn studonte historion kaj filozofion. Malsaniĝinte li restis en somero 1811 en Karlovy Vary kaj iris en aŭgusto samjare Vienon kie li fianĉinigis en 1812 la aktorinon Antonie Adamberger. En januaro 1813 li ekdungitis kiel kortega teatra poeto.
Jam en Lepsiko li furoris per la poezia kolekto »Knospen« (1810). Sekvis inter 1811 kaj 1833 en rapida sinsekvo operaj libretoj kaj dramaj poemoj kiel: »Die Braut«, »Der grüne Domino«, »Der Nachtwächter«, »Toni« (dramatigo malakurata de la kleist-a rakonto »Die Verlobung in Santo Domingo«), »Die Sühne«, »Zriny«, »Hedwig«; senteblis ĉie la influoj kiel de Friedrich von Schiller tiel de August von Kotzebue.
Kiam Prusio vokis al la armilojn por batali kontraŭ la trupoj de la franca tirano Napoleono Bonaparte, li aniĝis en la 19.3.1813 en Vroclavo al la libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow. Baldaŭ Körner fariĝis leŭtenanto. Estante adjutanto de Lützow li grave vunditis dum atenco apud Kitzen en la 17.6.1813. Danke al amikoj li sukcese atingis Lepsikon kaj poste la kuraclokon Karlovy Vary. Post resaniĝo li retrafis la samkorpusanojn.
Post armistica fino (17.8.) la menciita korpuso ricevis specialajn taskojn kaj batalis kvazaŭ ĉiutage. Du tagojn post la verko de sia cignokanto »Schwertlied« li falis en surstrata malamika interpuŝiĝo kaj entombigitis ĉe la vilaĝo Wöbbelin sub malnova kverko. La suvereno de Meklenburgo-Schwerin donacis la placon ĉirkaŭ la arbo al lia patro Christian Gottfried Körner; oni tie ne nur starigis gisferaĵon honorigan sed ankaŭ entombigis la fratinon Emma mortinta en 1815 pro ĉagreno prifrat-perda. Ankaŭ la patro finfine entombigitis tie (1831), la onklino Dora Stock (1832) kaj la patrino (1843).
Kiel poeto Körner eterne glorigis sin per spirito idealisma kaj mortmaltimanta spirito de siaj kantoj en »Leier und Schwert« (Berlino 1814). Liaj teatraĵoj aperis unue ĉe »Dramatische Beiträge« (Vieno 1814) kaj ĉe »Poetischer Nachlaß« (Lepsiko 1814; eldonanto estis lia patro). La unua verkara kompleteldono kun biografio grava fare de Christoph August Tiedge eldonitis de Streckfuß (Berlino 1834). Körner-muzeon kun relikvoj kaj leteroj de la poeto kaj de ties parencoj kun multo da aliaj aferoj tiurilataj (desegnaĵoj, bildoj, bustoj, medaloj, presitaĵoj, manuskriptoj, aŭtografoj ktp.) malfermis en 1873 en Dresdeno en ties naskiĝdomo E. Peschel. Pri tio eksresponsis en 1885 la urbo mem. En 1871 starigitis en Dresdeno statuo lia sur Georgo-placo, alia sur Körnerwall-muraro en Bremeno, tria en 1895 sur montopinto de Landeskrone apud Görlitz. Ne forgesindas la longa memoro pri Körner iniciate sur Kastelo Löbichau fare de dukino Dorothea von Kurland.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 11. Leipzig 1907, p. 502-503, (surrete.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.