Theodor Bibliander
svisa orientalisto kaj lingvisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Theodor BUCHMANN (1509-1564) estis teologo, reformisto, orientalisto, lingvisto, hebreisto, helenisto, bibliisto, presisto de la unua latina tradukaĵo de la Korano, tradukita de Roberto de Kettono (1110-1160) kaj eldonita de Johano Oporino. Li estis familiara al la araba idiomo kaj aliaj orientaj lingvoj, kaj publikigis hebrean gramatikon en 1535, krom komentoj pri la Biblio. Li estis profesoro en Legnica (1527-1529), poste li reiris al Zuriko kie li sukcedis al Ulriko Zvinglo (1484-1531) kiel profesoro. Li kutime nomis sin "homo grammaticus"[1], oni kredas ke li mastris pli ol tridek lingvojn kaj estis unu el la plej gravaj tiamaj ekzegezistoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Theodor Bibliander | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1509 en Bischofszell | |
Morto | 26-an de septembro 1564 (1564-09-26) en Zuriko | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | pesto vd | |
Religio | protestantismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo • tradukisto • lingvisto • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi