The Cure
From Wikipedia, the free encyclopedia
The Cure (trad. La kuro) estas angla rok-bando formita en 1978 en Crawley, West Sussex.[1][2][3] Alŭlonge de nombraj ŝanĝoj en la membraro ekde la kreado de la bando, la gitaristo, ĉefkantisto, kaj kantoverkisto Robert Smith restis la nura konstanta membro. La debuta albumo de la grupo, nome Three Imaginary Boys (1979), kun kelkaj fruaj unuopaĵoj, metis la grupon en la movadoj Postpunko kaj Nova Ondo kiuj estis aperintaj en Britio. Dekomence kun sia dua albumo, Seventeen Seconds (1980), la bando adoptis novan, pli kaj pli malhelan kaj ŝtormecan stilon, kiu, kun la sceneja aspekto de Smith, havis fortan influon en la naskiĝinta ĝenro de gotika muziko kaj en la la subkulturo kiu sekve formiĝis ĉirkaŭ la ĝenro.
The Cure | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://www.thecure.com |
Post la publikigo de la kvara albumo de la bando, nome Pornography (1982), Smith enkondukis pli grandan pop-muzikan sentemon en la muziko de la grupo, kaj tial ili poste ekhavis tutmonde tendencan sukceson. Ilia kompilaĵo de unuopaĵoj Standing on a Beach (1986) vendis kvar milionojn da ekzempleroj tutmonde ĉirkaŭ 1989,[4] kaj ili atingis sian komercan pinton per la albumoj Disintegration (1989) kaj Wish (1992). The Cure publikigis entute 13 studialbumojn, du albumetojn, ĉirkaŭ 30 unuopaĵojn, kaj vendis ĉirkaŭ 30 milionojn da albumoj tutmonde. Ilia plej ĵusa albumo, nome 4:13 Dream, estis publikigita en 2008.
The Cure estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2019.[5][6]