Ĉefkantisto
membro de grupo kiu kantas la ĉefajn solajn voĉajn partojn de kanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefkantisto (foje ankaŭ gvida kantisto aŭ vokalisto; ne konfuzu kun solisto) estas rolo en muzikbando. kiu kantas la plej gravan voĉon kaj la ĉefan parton de kanto. La ĉefkantisto ankaŭ povas ludi unu aŭ plurajn muzikajn instrumentojn.
La ĉefkantisto en la grupo foje estas nomita la fronta figuro (frontulo). Tiu ĉi termino rilatas al la roloj de la gvida muzikisto inter la grupanoj, kiel la membro kun la plej signifa kontribuo al la bildigo de la grupo en la amaskomunikilaro, inkluzive la proparolanto de la grupo en intervjuoj kaj antaŭ publiko [1]. La termino estas tre ofta en roko kaj pop-muziko. Estas kazoj kie la homo en la fronto ne estas la ĉefkantisto, kiel Kerry King, la gitaristo de Slayer kaj Krist Novoselic, la basisto de Nirvana en la periodo de Pat Smear.
Tre famaj ekzemploj de ĉefkantistoj en rok-muziko estas Freddie Mercury de Queen kaj Mick Jagger de The Rolling Stones. Simile en soul-muziko, Smokey Robinson estis la ĉefkantisto de The Miracles.
Ne ĉiu muzikgrupo havas ĉefkantiston. En kelkaj grupoj, kiel Apocalyptica, ekzistas entute neniu ĉefkantisto, sed alternaj gastkantistoj. Bando povas havi du aŭ pli da ĉefkantistoj kiuj alternas kiel ĉefkantistoj inter aŭ ene de kantoj, kiel ekzemple The Beatles, Pink Floyd aŭ Fleetwood Mac, aŭ du aŭ pli da kantistoj povas kunhavi la rolon de ĉefkantisto, ofte sur la samaj linioj kiel en ABBA.
La ĉefkantisto kutime diktas la bildon kaj personecon de la grupo al la publiko, kiel ekzemple en la grupoj Genesis kaj Deep Purple. Tamen, multaj grupoj kiel ekzemple Iron Maiden, AC/DC kaj Van Halen ŝanĝis siajn ĉefkantistojn kaj konservis la nomon kaj karakteron de la origina grupo.
Kutime en usona-inspiraj muzikĝenroj la jeno okazas:
- Ĵazo: La plej alta aŭ plej grava voĉo en ĵazbandego.
- Barberŝopa muziko: La dua plej hela voĉo. La melodio kuŝas ĉefe en ĉi tiu voĉo.
- Rokenrolo: estas nomitaj kaj ĉefkantisto kaj ĉefgitaristo.