![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Alfred_Hitchcock%2527s_The_Birds_Trailer_-_Tippi.png/640px-Alfred_Hitchcock%2527s_The_Birds_Trailer_-_Tippi.png&w=640&q=50)
The Birds
Usona filmo je 1963 reĝisorita de Alfredo Hitchcock / From Wikipedia, the free encyclopedia
The Birds ("La birdoj") estas usona pri naturo horor-trilera filmo de 1963 produktorita kaj reĝisorita de Alfred Hitchcock. Iel bazita sur la samnoma historio "The Birds" de Daphne du Maurier de 1952, ĝi fokusas al serio de subitaj kaj neklarigitaj violentaj birdatakoj al la homoj de Bodega Bay, Kalifornio, dum kelkaj tagoj.
The Birds | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | The Birds |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 28 mar. 1963, 20 sep. 1963, 1963 |
Ĝenro | horora filmo, sciencfikcia filmo, filma dramo |
Kameraado | Robert Burks |
Reĝisoro(j) | Alfred Hitchcock |
Produktisto(j) | Alfred Hitchcock |
Scenaro | Ed McBain • Daphne du Maurier |
Filmita en | San-Francisko • Kalifornio • Bodega |
Loko de rakonto | San-Francisko • Kalifornio |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Rolantoj | Rod Taylor • Jessica Tandy • Suzanne Pleshette • Tippi Hedren • Veronica Cartwright • Charles McGraw • Ruth McDevitt • Ethel Griffies • Lonny Chapman • Karl Swenson • Joe Mantell • Alfred Hitchcock • Elizabeth Wilson • Jeannie Russell • Bill Quinn • Doodles Weaver • Richard Deacon • Dallas McKennon • Darlene Conley • Malcolm Atterbury • Morgan Brittany • Doreen Lang |
Produktinta firmao | Universal Studios |
Honorigoj | Golden Globe Award for New Star of the Year – Actress |
IMDb | |
En la filmo stelulas Rod Taylor, Tippi Hedren en sia kindebuto, Jessica Tandy, Suzanne Pleshette kaj Veronica Cartwright. La scenaro estas de Evan Hunter, al kiu ŝajne Hitchcock ordonis disvolvigi novajn rolulojn kaj pli prilaboritan intrigon dum plutenis la titolon de du Maurier kaj la koncepton de neklarigitaj birdatakoj. Hitchcock faris la filmon per ekipaĵo el la Revue Studio, kiu faris Alfred Hitchcock Presents. Li diris, ke temas pri lia plej teknike defia filmo, uzante kombinon de trejnitaj kaj mekanikaj birdoj antaŭ fono de naturaj birdoj. Ĉiu filmero estis skizita de antaŭe.[1]
En 2016, The Birds estis konsiderita "kulture, historie aŭ estetike grava" kaj elektita kaj konservita fare de la usona Library of Congress por sia National Film Registry.