Usona kinofirmao From Wikipedia, the free encyclopedia
Universal Studios (kelkfoje ankaŭ nomita Universal Pictures aŭ Universal City Studios), filio de NBC Universal, estas grava usona kina filmproduktad-firmao. Ĝiaj filmostudioj situas je la adreso 100 Universal City Plaza Drive en samkomunuma areo nomata Universal City en la kantono Los-Anĝeleso de Kalifornio, areo de 4,15 kvadrataj kilometroj komplete posedata de la firmao, kiu troveblas inter la urboj Burbank nordoriente kaj Los Anĝeleso je la aliaj flankoj.
Universal Studios | ||
---|---|---|
filmkompanio • kina firmao • organizaĵo vd | ||
Dum | 30-a de aprilo 1912 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Carl Laemmle • Pat Powers • Jules Brulatour • David Horsley • Charles O. Baumann vd | |
Sidejo | Universalurbo | |
Lando | Usono | |
Agokampo | filmo | |
Posedata de | Comcast vd | |
filiaj kompanioj | Universal Subscription • Focus Features • Universal Animation Studios • Illumination • Universal Studios Home Entertainment • Working Title Films • Back Lot Music • NBCUniversal Entertainment Japan LLC • Universal Newsreel vd | |
Posedataj kompanioj | Illumination • Amblimation • Working Title Films • Universal Animation Studios • Illumination Studios Paris • DreamWorks Animation vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Distribuado kaj aliaj oficoj situas en Novjorko. Universal estas la dua plej malnova usona filmostudio de Holivudo (Paramount Pictures, posedita de Viacom, estas pli aĝa je nur unu monato). La historia fondinto de Universal estis Carl Laemmle (Karl Lämmle), juda elmigranto el Germanio, fine de la 1900-aj jaroj.
Ne nur filmoj sukcesis por Universal, sed ankaŭ iuj televidserioj sukcesis por Universal.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.