From Wikipedia, the free encyclopedia
Heroes (angle: herooj) estas usona televidserio kreita de Tim Kring. Ĝi estas dissendita ĉe la NBC-reto ekde la 26-a de septembro 2006. Ĝi rakontas la historion de homoj, kiuj kredis ke ili estis kiel ĉiuj aliaj ordinaraj homoj, ĝis ili malkovras, ke ili havas nekredeblajn povojn, ekzemple telepation, flugpovon aŭ kapablas vojaĝi tratempe. Ili poste ekscias, ke ili devas malhelpi katastrofon kaj savi la mondon.
Heroes | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Heroes |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, fantasta televida serio, spekulativa fikcio, televida dramserio, LGBT-related television series |
Aktoroj | Hayden Panettiere • Jack Coleman • Dana Davis • Tawny Cypress • Leonard Roberts • Dania Ramírez • James Kyson • Santiago Cabrera • David Anders • Masi Oka • Greg Grunberg • Cristine Rose • Adrian Pasdar • Milo Ventimiglia • Noah Gray-Cabey • Ali Larter • Robert Knepper • Sendhil Ramamurthy • Zachary Quinto • Kristen Bell • Brea Grant • Blake Shields • Jessalyn Gilsig • Nora Zehetner • Ashley Crow |
Muziko de | Lisa Coleman |
Amplekso | |
Sezonoj | 4 |
Epizodoj | 78 |
Daŭro sen reklamoj | 42 |
Elsendo | |
Bilda formato | 16:9 |
Elsendita | 25 sep. 2006 – 8 feb. 2010 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
La barata profesoro Chandra Suresh [ĉandra sureŝ] elpensas teorion, laŭ kiu homoj nur uzas 10% de ilia cerbo, kaj iuj personoj nun estas ekuzantaj la 90 aliajn elcentojn kaj akirantaj povojn, ekzemple levitacion aŭ ĉelan memkuracadon. Aliaj scienculoj ne kredas lin, do li decidas serĉi, poste renkonti, tiajn homojn kun supernaturaj povoj por klarigi al ili la fenomenon, kiu okazas ene de ili. Poste li malaperas, kaj lia filo (Mohinder Suresh [sureŝ]) kontinuigas la serĉon.
En Tokio, Japano (Hiro Nakamura) malkovras, ke li povas efiki al la spaco kaj tempo kaj teleporti sin. En Novjorko, artisto (Isaac Mendez) povas pentri la estontecon, politikisto (Nathan Petrelli) povas flugi kaj lia frato (Peter Petrelli) povas imiti la povon de aliaj herooj, kiam ili estas proksimaj. En Los-Anĝeleso, policisto (Matt Parkman) malkovras, ke li kapablas aŭdi la pensaĵojn de aliaj uloj. En Teksaso, paradistino (Claire Bennet) ekvidas, ke sia korpo povas rapidege memkuraci. En Nevado, eksedziĝinta patrino (Niki Sanders) ekscias, ke ŝi havas malbonan duoblan personecon. La herooj estas ĉie, oni malkovras pli kaj pli da ili dum epizodoj. Tamen, malklaruloj postkuras ilin.
Heroes rakontas la vivon de tiuj personoj, iliajn rilatojn kaj ilian destinon: savi la mondon…
La familia nomo sekvas la personan nomon.
Estas dekdu ĉefroluloj.
Aliajn rolulojn ni ofte vidas, ili estas amikoj aŭ parencoj de la ĉefroluloj. Oni ankaŭ vidas malbonulon Sylar [Sajlar] (Zachary Quinto), kiu postkuras heroojn por preni ilian povon.
Ĉiu epizodo daŭras proksimume 42 minutojn (krom la unua).
1 (1- 1): Genesis (Genezo) (53 minutoj)
2 (1- 2): Don't Look Back (Ne rigardu malantaŭen)
3 (1- 3): One Giant Leap (Unu paŝego)
4 (1- 4): Collision (Kolizio)
5 (1- 5): Hiros (Hiroj – vortludo kun la persona nomo de Hiro Nakamura)
6 (1- 6): Better Halves (Pli bonaj duonoj)
7 (1- 7): Nothing To Hide (Nenio kaŝinda)
8 (1- 8): Seven Minutes To Midnight (Sep minutoj antaŭ noktomezo)
9 (1- 9): Homecoming (Lernejfesto)
10 (1-10): Six Months Ago (Ses monatoj antaŭ)
11 (1-11): Fallout (Sekvo)
12 (1-12): Godsend (Beno)
13 (1-13): The Fix (La riparo)
14 (1-14): Distractions (Distrado)
15 (1-15): Run (Kuru)
16 (1-16): Unexpected (Neatendita)
17 (1-17): Company Man (Kompaniulo)
18 (1-18): Parasite (Parazito)
19 (1-19): 0.07%
20 (1-20): Five Years Gone (Post kvin jaroj)
21 (1-21): The Hard Part (La malfacila parto)
22 (1-22): Landslide (Grava venko)
23 (1-23): How to Stop an Exploding Man? (Kiel haltigi eksplodontan homon?)
La dua periodo nun estas produktata kaj estos elsendata ekde la 24-a de septembro 2007 en Usono ĉe la NBC-reto.
24 (2-01): Four Months Later (Kvar monatoj poste)
Heroes estas elsendata en multaj landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.