Textus Receptus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Textus receptus (latina esprimo signifanta “teksto ricevita”, interkonsentite akceptita) estas nomo donita al sinsekvo de grekaj tekstoj de la Nova Testamento konstituinta la bazon por la germanligva versio de la Biblio efektivigita de Lutero, por la anglalingva Nova Testamento efektivigita de William Tyndale kaj por la plej granda parto de la Novaj Testamentoj vulgarlingve presitaj post la protestanta reformacio en Eŭropo. Tiu sinsekva serio startis kune kun la preso de la Nova Testamento, okazinta en Bazelo iniciate de la katolika nederlanda klerulo kaj humanisto Erasmo de Roterdamo en 1516, kiu baziĝis sur ses manuskriptoj entenantaj preskaŭ la tutan Novan Testamenton. Tiuj manuskriptoj, siristile kaj antiokistile skribitaj, kiuj estas la plej granda parto de la fontaj atestaĵoj ekde la 9-a jarcento, produktis variaĵojn, kvankam doktrine ne influajn, rilate la version de la Vulgato.
Paĝo de la greka versio de Textus Receptus sur kiu baziĝis la versio de la angla biblio de Reĝo Jakobo. | |